Fuentes de Rubielos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentes de Rubielos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44415
Demografio
Loĝantaro 169  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 10′ N, 0° 37′ U (mapo)40.169166666667-0.61916666666667Koordinatoj: 40° 10′ N, 0° 37′ U (mapo) [+]
Alto 962 m [+]
Areo 38,910865 km² ( 389 1.0 865 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentes de Rubielos (Provinco Teruelo)
Fuentes de Rubielos (Provinco Teruelo)
DEC
Fuentes de Rubielos
Fuentes de Rubielos
Situo de Fuentes de Rubielos
Fuentes de Rubielos (Hispanio)
Fuentes de Rubielos (Hispanio)
DEC
Fuentes de Rubielos
Fuentes de Rubielos
Situo de Fuentes de Rubielos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentes de Rubielos [+]
vdr

Fuentes de Rubielos [FŬENtes deruBJElos] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.
La panoramo.

Ĝi estas je 63 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj de tie ĝi komunikas al Sarrión kaj Albentosa. De tie la ŝoseo A-1515 venas al Rubielos de Mora kaj de tie sudoriente al Fuentes de Rubielos kaj suden al Olba dum orienten al Cortes de Arenoso en la provinco Kasteljono.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro kaj la loĝloko mem staras je 962 m super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝloko estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1200, post la konkero el islamanoj de Teruelo en 1170. Dum la 13-a jarcento la loko etendiĝis el la kastelo tra la tri pordegoj. En la 16-a kaj 17-a jarcentoj la urbo pligrandiĝis kaj oni konstruis blazondomojn, ermitejojn kaj pontojn.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Fuentes de Rubielos oni malaltiĝis ĝis nunaj 154 loĝantoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, trituba fontano, naturaj lokoj, pinaroj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]