Fuentesaúco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentesaúco
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 588  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 5° 30′ U (mapo)41.231388888889-5.4930555555556Koordinatoj: 41° 14′ N, 5° 30′ U (mapo) [+]
Alto 800 m [+]
Areo 67,85 km² (6 785 ha) [+]
Fuentesaúco (Provinco Zamoro)
Fuentesaúco (Provinco Zamoro)
DEC
Fuentesaúco
Fuentesaúco
Situo de Fuentesaúco
Fuentesaúco (Hispanio)
Fuentesaúco (Hispanio)
DEC
Fuentesaúco
Fuentesaúco
Situo de Fuentesaúco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentesaúco [+]
vdr

Fuentesaúco [arguĤIljo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al La Guareña, kies ĉefurbo ĝi estas konsiderata, en la plej sudoriento de la provinco. Fuentesaúco estas tradukebla etimologie al Fonto de la sambuko.

Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 67,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 608 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 000 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 41,4 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 34,2 km de Salamanko, ligita ambaŭdirekte per busoj. Ĝi limas kun Villamor de los Escuderos, Guarrate, Fuentelapeña, Villaescusa kaj Aldeanueva de Figueroa (provinco Salamanko).

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, kaj ĉefe kikeroj, kaj lastatempe ankaŭ asparagoj) kaj brutobredado (porkoj, bovoj kaj ŝafoj) pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]