Saltu al enhavo

Fufuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fufuo estas pastokaĉo, solida aŭ mola laŭ la gusto de la konsumanto, realigita per farunoj aŭ tuberoj bolitaj kaj pistitaj. Ĝi estas farita de manioko, de maizo, de kuirbanano aŭ de ignamo, kaj oni manĝas ĝin kun saŭco .

Estas plado tre aprezita en la tuta subsahara Afriko precipe en Okcidenta Afriko.

Fufuo kun saùco

Preparo kaj tradicio

[redakti | redakti fonton]

La legomo (ignamo, manioko, kuirbanano…) estas bolitaj poste pistitaj longe en pistujo helpe de pistilo (ĝenerale el ligno de akacio). La pistado (ofte ritme kaj eĉ kante) estas preciza. La bulo estas turnita kaj oni aldonas iom da varmeta akvo dum la laboro. Estas ago ,kiu bezonas precizecon de gestoj kaj kunordigon .

Necesas pluraj buloj por familio. La preparo de tiu manĝaĵo estas la okazo de afabla kunveno, tradicie la mateno, kiam oni parolas aù kuiras.

Gustumado

[redakti | redakti fonton]

Fufuo akompanas viandon en saŭco kun bazo de arakidoj, de tropikaj foliarbaroj, de gombo, de melongeno aŭ de grajnoj de palmoj.

geografiaj Specifecoj

[redakti | redakti fonton]
Fufuo de bananoj laù eburborda maniero.

en Ganao, la fufuo estas blanka kaj glueca (se la kuirbanano ne estas miksita al la manioko dum la pistado). La tradicia metodo manĝi fufuon konsistas en pinĉi parton de la fufuo inter la fingroj de la dekstra mano kaj fari rondan bulon facile manĝebla. La peco estas poste dronita en la supo antaŭ ol esti manĝita.

En Benino kaj en Togolando, la fufuo estas farita per pistado de boligitaj pecoj de ignamo .

Moderniĝo

[redakti | redakti fonton]

La preparo de la fufuo estas brua, oni rimarkas pli kaj pli aliaj manieroj por prepari ĝin.Nun ekzistas ankaù elektraj fufumiksiloj, kiu preparas ĝin en kelkaj minutoj.

Nomoj en diversaj landoj

[redakti | redakti fonton]


Vorto laù kunveno la 20an de februaro 2025 en Lomeo, inter esperantistoJ.