Fujio Egami
Fujio Egami | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1910 en Tokio |
Morto | 17-an de julio 1982 (71-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) ![]() |
Alma mater | Universitato de Tokio ![]() |
Okupo | |
Okupo | biokemiisto ![]() |
Fujio EGAMI (jen en la angleca Hepburn-transskribo, japane 江上不二夫, [fuĝio egami], en kutima japana vortordo unue la familia nomo, do Egami Fuijo) estis japana bioĥemiisto. Li naskiĝis la 21-an de novembro 1910 en Tokio kaj mortis la 17-an de julio 1982. Fujio Egami lernis Esperanton en juna aĝo kaj ankaŭ funkciis kiel prezidanto kaj direktoro de Japana Esperanto-Instituto, la landa asocio de UEA.
Eduko
[redakti | redakti fonton]Li studis ĉe la sekcio de ĥemio, fakultato de scienco, de la Imperia Universitato de Tokio, kaj diplomiĝis en 1933. De 1934, li studis ĉe la universitato de Strasburgo kaj la universitato de Parizo kiel franca registare sponsorita studento.
Esploristo pri organika ĥemio
[redakti | redakti fonton]En 1941, li estis dungita kiel asistanto ĉe la Fakultato de Scienco en Imperia Universitato de Tokio. En 1943, li estis promociita al lektoro en la sekcio de ĥemio, fakultato de scienco, de la Imperia Universitato de Nagojo, kaj estis respondeca pri la tria kurso (organika kemio). Li prezentis siajn esplorojn pri modeloj kaj doktoriĝis pri scienco. En 1943, li estis promociita al profesoro ĉe la fakultato de scienco, de la imperia Universitato de Nagojo. En 1958, li iĝis profesoro ĉe la fakultato de scienco ĉe la universitato de Tokio, lia studa universitato. En 1968, samtempe tenis profesorecon en la universitato de Sajtama, fakultato de scienco kaj inĝenieristiko. Post retiriĝo de la universitato de Tokio en 1968, li laboris kiel profesoro en la universitato de Sajtama ankoraŭ ĝis 1971. En 1971, li iĝis la unua direktoro de la instituto pri vivscienco de la firmao Mitsubishi. Li demisiis en 1980 kaj iĝis la emerita direktoro. Inter 1953 kaj 1971, li honoriĝis per kvin premioj.

Membrecoj
[redakti | redakti fonton]Fujio Egami estis elektita membro de la Japana Scienca Konsilantaro en 1949, kaj estis ĝia prezidanto de 1969 ĝis 1972. Same li elektiĝis prezidanto de la Japana Bioĥemia Societo en 1969. Li ricevis la titolon de honora membro de Usona Societo de Biologiaj Kemiistoj en 1961 kaj estis membro de la Konsilantaro de la Internacia Unio de Bioĥemio inter 1961 kaj 1970.[1] Esperantisto ekde la fruaj studentaj jaroj, ekde 1928, li estis membro de Japana Esperanto-Instituto ekde tiam kaj en 1967 iĝis ĝia prezidanto.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]En la Esperanto-literaturo, li precipe konatiĝis per la bioĥemia popularscienca verko La Serĉado de la Vivo, kiun li tamen verkis en japana manuskripto kaj la kolega esperantisto Kikunobu Matuba tradukis en Esperanton, kvankam Fujio Egami mem tute parolis kaj skribis en Esperanto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ El La Serĉado de la Vivo, Tokio 1971, 6-a antaŭpaĝo