Fukuŝimo
Aspekto
(Alidirektita el Fukuŝima)
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Fukuŝima (apartigilo) |

| Fukuŝima | ||
| japane 福島市 | ||
| provinca ĉefurbo | ||
|
||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Insulo | Honŝuo | |
| Regiono | Tohoku | |
| Gubernio | Fukuŝima | |
| Situo | Fukuŝima | |
| - koordinatoj | 37° 46′ 00″ N 140° 28′ 00″ O / 37.76667 °N, 140.46667 °O (mapo) | |
| Areo | 746,43 km² (74 643 ha) | |
| Loĝantaro | 290 064 (majo 2011) | |
| Denseco | 388,6 loĝ./km² | |
| Fondo | 12-a jarcento, urbaj rajtoj en 1907 | |
| urbestro | Takanori Seto | |
| Horzono | GMT (UTC+9) | |
| Poŝtkodo | ||
| Arbo | zelkovo | |
| Floro | persikujo | |
| Birdo | granda paruo | |
| Retpaĝo: www.city.fukushima.fukushima.jp | ||

Fukuŝimo,[1][2][3] japane 福島市 [Fukuŝima-ŝi], laŭ transliterigo Hepburn Fukushima-shi, estas urbo de Japanio, situanta en la norda parto de la gubernio Fukuŝima, estante ĝia administra centro. Ĝi estas parto de la regiono Tohoku, la norda parto de la insulo Honŝuo. La urbo ricevis urbajn rajtojn nur en 1907, sed estas loĝloko ĉirkaŭ la samnoma kastelo de Fukuŝima jam de la 12-a jarcento. Ekde marto 2011 la urbo en internaciaj amaskomunikiloj aparte ofte menciiĝas pro la tragika detruo de la Nuklea centralo Fukuŝima 1 sekve de la tertremo de Sendajo en 2011.
Sporto
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Fukuŝimo" en la mapo 24.
- ↑ https://reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2m.html#fnt_1 artikolo "Fukuŝimo" en] Reta Vortaro
- ↑ En la revuo Monato same pluraj artikoloj pruvas la nomon "Fukuŝimo", ekzemple "Moderna minaco: radioaktiveco" de Simono Pejno, Monato, 2011/06, p. 16, aŭ "Sunelektraj kamparanoj" de Franz-Georg Rössler, Monato, 2012/11, p. 11. Pliaj uzoj en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro troveblas per la reta serĉilo [1][rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (japane)
- Vojaĝo al malpermesitaj urboj Arkivigite je 2019-01-28 per la retarkivo Wayback Machine (pdf)
(花見山公園) |



