Fuleborna makronikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fuleborna makronikso
Fuleborna makronikso
Fuleborna makronikso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Macronyx
Specio: 'M. fuellebornii'
Macronyx fuellebornii
(Reichenow, 1900)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fuleborna makronikso (Macronyx fuellebornii) estas specio de birdo de la familio de Motaciledoj, kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj la pipiojn, kaj en ties genro de Makroniksoj, kiuj estas afrikaj birdoj de brunecaj supraj partoj kaj tre brilkoloraj gorĝoj (el flava tra oranĝa al rozkolora).

Tiu estas birdspecio tre simila al la proksima parenco Flavgorĝa makronikso tio estas tre flava sube kaj bruneca supre. Fakte la kapo montras brunan kronon kaj tre flavan superokulan strizonon el la beko; el la okulo al la nuko estas bruna. Ankaŭ la beko estas bruna, fortika kaj larĝa ĉebaze. La gorĝo estas tre flava kaj ĉirkaŭata de nigra strio kiu ekas mallarĝe el la bekobazo kaj fariĝas tre nigra brustozono kun puraj bordoj kaj ne tiom strieca ĉe suba bordo kiel ĉe la Flavgorĝa makronikso; ankaŭ estas flavaj la subaj partoj. La kruroj estas rozkolorecaj.

Ĝi troviĝas en ne plej suda Suda Afriko nome en Angolo, Demokratia Respubliko Kongo, Namibio, Tanzanio kaj Zambio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj savanoj, kaj laŭsezone humidaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj.

La nomo Fuleborna makronikso de tiu birdospecio omaĝas la germanan fizikiston Friedrich Fülleborn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]