Saltu al enhavo

Fulin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fulin
distrikto de Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 408000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 115 016  (2020) [+]
Loĝdenso 379 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 40′ N, 107° 17′ O (mapo)29.6603107.285Koordinatoj: 29° 40′ N, 107° 17′ O (mapo) [+]
Alto 287 m [+]
Areo 2942,34 km² (294234 ha) [+]
Fulin (Ĉinio)
Fulin (Ĉinio)
DEC
Situo de Fulin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuling District [+]
vdr

Fulin (ĉine :涪陵; pinjine: Fúlín, laŭ poŝto: Fowling) estas unu el la 25 distriktoj de Ĉongĉingo, Ĉinio, sed laŭ loĝantonombro ĝi estas milionurbo. La loknomo signifas: "tomboj apud la rivero Fu".

Aŭtobusa stacidomo

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

La milionurbo havas loĝantaron de 1 115 016 laŭ la ĉina censo de 2020.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Ŝipo sub ponto

La distrikto situas ĉe la sudorienta rando de la Siĉuana baseno ĉe la kunfluejo de la rivero Jangzio kaj ties flankorivero en la koro de la regiono de la Tri Gorĝoj 287 metrojn super la marnivelo kaj ampleksas areon de 2 942 km². Nanan troviĝas 69 km aere.

Fulin aktive disvolvas industriajn aretojn en ŝlosilaj sektoroj kiel kemiaj novaj materialoj, baterioj, malpezaj aŭtomobilaj materialoj kaj progresintaj novaj materialoj. La strategia loko de la distrikto laŭlonge de la rivero Jangzio kaj ĝia partopreno en la Nova Internacia Ter-Mara Komerca Koridoro signife akcelis ĝian eksportan ekonomion.

Stacidomo

Historie la ĉefa trafikilo estis la riverboatoj laŭ Jangzio. Fervojoj alvenis nur en la 21-a jarcento. La altrapida fervojo estis malfermita la 28-an de decembro 2013. En 2015 kvin pontoj servas super la rivero Jangzio.

La milionurbo estas universitata urbo.

La ĉefaj religiaj kredoj estas budhismo, taoismo, katolikismo kaj kristanismo.

La regiono havas subtropikan humidan musonan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas 18 °C, la averaĝa jara precipitaĵo estas 1 072 mm, la senfrosta periodo daŭras 317 tagojn.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • subakva muzeo
  • preĝejoj
  • WikiTrans