Fumaĵado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

vidu ankaŭ tabakfumado

Fumita fiŝo

Fumaĵadofumumo estas la plej malnova — krom sekigado — nutraĵ-konserva kaj bongustiga metodo, en kiu oni elmetas marinitan karnonfiŝon al fumo, kie ĝi ricevas karakterizan guston kaj agrablan brunetan koloron. La karnon konservas la sekiga efiko de la fumo, kvankam kelkaj kombinaĵoj en la lignofumo (ekz. formaldehido kaj kelkaj alkoholaĵoj) estas mem konservaĵoj.

Hodiaŭ manĝaĵoj estas uzataj ĉefe por gustaj celoj, kaj la vario de fumitaj manĝaĵoj estas tre vasta kaj inkluzivas interalie viandojn, fruktojn, legomojn, fromaĝojn kaj eĉ spicojn.

La fumada konservado aperis verŝajne en la sama epoko kun la kuirado. En kelkaj kulturoj oni perfektigis la manierojn tiel ekz. la fumadon de fiŝo en SkandinavioNord-Ameriko kaj la fumadon de ŝinko en EŭropoUsono. Meze de la 20-a jarcento, malpliiĝis la intereso por la fumaĵitaj nutraĵoj, pro apero de kemiaj konservaĵoj. La merkata bezono aperis nur denove je fino de la jarcento, kun populariĝo de la natura aŭ bionutrado.

Oni plej ofte fumadas per malmola ligno (ligno de pinacoj, rezino kaŭzas amarecon de la karno) en varmo de 45 kaj 70 en fumkamero. La fumado daŭras — depende de la akvoenhavo, karnotipo — de kelkaj horoj ĝis kelkaj tagoj. Post la fumado, oni rapide malvarmigas la viandon kaj dispecigas kaj enpakas la pecojn por vendado aŭ stokado.

Oni plej ofte fumadas la porko- kaj bovoŝinkon, subventrajn lardojn kaj kolbasojn. Oni povas fumadi hejme ne nur karnojn de diversaj animaloj, sed ankaŭ fromaĝon, grajnojn, tofuon, berojn, diversajn fruktojn kaj internaĵojn (hepato, lango, koro).

La moderna industrio povas uzi falsan fumaĵadon — kovri per fumgusta kaj odora konservaĵo aŭ mergi la karnon en tian solvaĵon. Sed en tiu proceso forestas la sekiga, akvodeprena efiko, fakte tio ne konservas la materialon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]