Fumarila aceto-acetata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fumarila aceto-acetata acido
Plata kemia strukturo de la Fumarila aceto-acetata acido
Tridimensia kemia strukturo de la Fumarila acetata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Aceto-acetato de fumarilo
Kemia formulo
C8H8O6
CAS-numero-kodo 5698-52-2
ChemSpider kodo 4444081
PubChem-kodo 5280398
Fizikaj proprecoj
Molmaso 200.146 g·mol-1
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Fumarila aceto-acetato estas peranto en la metabolo de la tirozino. Ĝi estiĝas dum konvertado de la maleila aceto-acetato per la enzimo maleila aceto-acetato-izomerazo. La fumarila aceto-acetato estas geometria izomero de la maleila aceto-acetato pere de specifa cis-trans izomerazo kiu postulas la glutationon kiel ĝian kun-enzimon.

Fumarila aceto-acetata acido estas neinversigeble enzime hidrolizita al fumarata kaj aceto-acetata acidoj. La malalta specifeco de la enzimo estas notinda, ĝi povas agi sur vasta gamo da beta-ketonoj, tiaj kiaj duketono-valerata acido kaj duketono-heksanata acido. Tamen, la rapido de la reakcio kun la fumarila aceto-acetata acido estas dedukoble pli alta ol kun la proksima pli aktiva komponaĵo.

Iom strange estas ke la rapido de la reakcio kun la maleila aceto-acetato estas treege malalta. Eblas ke la enzimo agas nur sur la enolaj formoj de la duketonaj acidoj.[1]

Reakcio[redakti | redakti fonton]

  • Biologie, aceto-acetata acido estiĝas per hidrolizo de la fumarila aceto-acetata acido:[2]

fumarila acetoacetata acido+acetoacetata acido+fumarata acido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]