Funabaŝi
Funabaŝi | |
---|---|
Japana nomo | 船橋市 |
![]() Loko de Funabaŝi en Ĉiba, Japanio. | |
Loko | |
Lando | Japanio |
Regiono | Kanto |
Gubernio | Ĉiba |
Municipokodo | 12204-1 |
Fizikaj karakteraĵoj | |
Areo | 85,64 km² |
Loĝantaro (1-a de aŭgusto 2008) | |
Tute | 590 632 |
Denseco | 6 900/km² |
Koordinato | 35° 41′ N 139° 58′ O / 35.683 °N, 139.967 °O (mapo)Koordinatoj: 35° 41′ N 139° 58′ O / 35.683 °N, 139.967 °O (mapo) |
Simboloj | |
Arbo | "Sazanka" (Camellia sasanqua) |
Floro | Sunfloro, “Kazaguruma”(Clematis patens) |
![]() Blazono de Funabaŝi | |
Urbodomo de Funabaŝi | |
Urboestro | Fuĝiŝiro Koŝiĉi |
Adreso | 〒273-8501 Minatocho 2-10-25 |
Telefononumero | +81-47-436-2111 |
Oficiala retpaĝo: Urbodoma Retpaĝo | |
Funabaŝi (船橋市 [funabaŝi -ŝi]; Hepburn:Funabashi-shi ;Kunrei Hunabasi-si) estas la urbo, kiu situas en la nord-okcidenta parto de Gubernio Ĉiba. Ankaŭ ĝi situas najbare de la urbo Ĉiba, ĉefurbo de la samnoma Gubernio Ĉiba, kaj Tokio, japana nacia ĉefurbo. Funabaŝi estas la 2-a plejgranda urbo en Ĉiba gubernio, kaj la urbo estas la Kerna Urbo laŭ la Loka Aŭtonoma Juro.
Deveno de la nomo de Funabaŝi[redakti | redakti fonton]
Laŭ la legendo, kiam Jmato-Takeru, la princo de tre malnova Imperiestro (Ten-no), konkeris la orientan regionon de Japanio kaj venis tie ĉi, li vicigis ŝipojn (Fune, 船) kaj faris la ponton (haŝi, 橋) sur la ŝipoj por transiri riveron. Tiu tipo de ponto estas nomata 'funabaŝi', tial jen la loko estis nomata kiel nun.
Historio[redakti | redakti fonton]
- 1937 Komencis urba aŭtonomio: la urbo unuiĝis urbeton Funabaŝi (船橋町), vilaĝon Jasakae (八栄村), urbeton Kacuŝika (葛飾町), vilaĝon Cukada (塚田村) kaj vilaĝon Hoden (法典村).
- 1953 Aligis urbeton Ninomija (二宮町).
- 1954 Aligis vilaĝon Tojotomi (豊富村).
- 1983 Superas la loĝantaro pli ol 500 000.
- 2003 Fariĝis la kerna urbo.
Transporto[redakti | redakti fonton]
Fervojoj[redakti | redakti fonton]
9 fervojaj linioj kaj 37 stacioj troviĝas en Funabaŝi. Nome, okcidenta-orientaj linioj disetendiĝas. Ĉar Tokio situas okcidente de Funabaŝi, kaj multaj homoj kaj aĵoj moviĝas inter ambaŭ 2 partoj.
- Orienta-Japania Fervoja Kompanio:
- Linio Sobu-honsen (stacioj Ŝimousa-Nakajama — Niŝi-Funabaŝi — Funabaŝi — Higaŝi-Funabaŝi — Cudanuma)
- Linio Musaŝino (stacioj Funabaŝi-Hoten — Niŝi-Funabaŝi)
- Linio Kejjo (stacioj Niŝi-Funabaŝi — Minami-Funabaŝi)
- Tokjo Metro:
- Linio Tozaj (stacioj Baraki-Nakajama — Niŝi-Funabaŝi)
- Elektra Fervojo Kejsej:
- Linio Kejsej (ĉefa) (stacioj Kejsej-Nakajama — Higaŝi-Nakajama — Kejsej-Niŝifuna — Kajĝin — Kejsej-Funabaŝi — Dajĝinguŝita — Funabaŝi-Kejbaĝo)
- Fervojo Tobu:
- Linio Noda (stacioj Funabaŝi — Ŝin-Funabaŝi — Cukada — Magomezaŭa)
- Elektra Fervojo Ŝin-Kejsej:
- Linio Ŝin-Kejsej (stacioj Futaŭa-Mukoda — Misaki — Takifudo — Takane-Kodan — Takanekido — Kita-Narashino — Naraŝino — Jakuendaj — Maebara)
- Fervojo Hokuso:
- Linio Hokuso (stacio Komuro)
- Fervojo Tojo-Kosoku:
- Linio Tojo-Kosoku (stacioj Niŝi-Funabaŝi — Higaŝi-Kajĝin — Hasama — Kita-Naraŝino — Funabaŝi-Niĉidaj-mae)
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Inter la partneraj urboj de Funabŝi estas
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Tiba Esperanto Klubo Arkivigite je 2011-12-18 per la retarkivo Wayback Machine