Funkcia grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la kemio oni nomas funkcia grupo la atomgrupojn specife en organikaj kombinaĵoj, kie ili forte karakterizas econ de la materialo kaj la kemiajn reakciajn proprecojn. La kombinaĵoj, kiuj portas la saman funkcian grupon grupiĝas pro la similaj proprecoj en materialgrupoj.

Nomenklaturo

La funkcia grupo troviĝas aŭ en la prefikso aŭ en la sufikso, se ne ekzistas malnova nomo por la kombinaĵo.

Strukturo Nomo Prefikso Sufikso Reprezentanto
R-OH Hidroksila grupo "Hidroksi-" "-olo " Alkoholo, Fenolo
R-SH Tiola grupo "Tio-" "-tiolo" Tioalkoholo, Tiofenolo
R-CHO Aldehida grupo   "-alo" Aldehido
R1R2C=O karbonila grupo, ketogrupo "Okso-", "Keto-" "-ono" Ketono
R-X Halogenido(F, Cl, Br, J) "Halogen- "  
R-CO-CH3 Acetila grupo "Acetil-" acetil-koenzimo A, acetil-ĥolino
R-COOH karboksila grupo "Karboksi-" "-acido" Karboksilata acido
R-C=C-R duobla ligo   "-eno" eteno
R-CC-R triobla ligo   "-in" etino
R-SO3H Sulfogrupo   "-sulfona acido"
R-CN Nitrilgrupo "ciano-" "-nitrilo"
R-NH2 Aminogrupo "Amino-" "-amino"
R-NO2 Nitrogrupo "Nitro-"  
R-N=N-R Azogrupo "Azo-"  
R-N=O Nitrozogrupo    

Proprecoj

La plimulto de la alligita funkcia grupo ofte forte influas la kemiajn kaj fizikajn proprecojn de la fina materialo.

Ĉi-sube prezentiĝas en komparo la 2 derivaĵoj de (alkano) butano:

Derivaĵo Kemia kombinaĵo Empiria formulo Proprecoj
Fina kombinaĵo Butano senodora
karboksila kombinaĵo Butanacido, anakŭ butira acido acida, fiodora
Amina kombinaĵo 2-aminobutano baza, fiŝodora

Etergrupo : C-O-C

La funkcia ghrupo sen aliatomoj kiel : C=C duobla aŭ triobla ligo ne kalkulatas al la veraj funkciaj grupoj, ĉar ili estas strukturaj grundoj de la kemiaj konmbinaĵoj, kaj mem ne estas tre reakciemaj.

Ĉe benzolo oni parolas nur malofte pri funkcia grupo de duoblaj ligoj, kvankam tio karakterizas la kemiajn ecojn de tiu kombinaĵo (funkcia grupo: aromata sistemo).

Eksteraj ligiloj

greke http://www.iupac.org/reports/provisional/abstract04/RB-prs310804/TableVII-3.04.pdf greke http://www.iupac.org greke http://www.acdlabs.com/iupac/nomenclature