Furtwangen im Schwarzwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Furtwangen (Nigra Arbaro))
Furtwangen im Schwarzwald
Blazono
Furtwangen im Schwarzwald (Germanio)
Furtwangen im Schwarzwald (Germanio)
DEC

Map

urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Schwarzwald-Baar
Urborajtoj Urbo (Stadt) ekde la 1873a jaro
Telefona antaŭkodo 07723
Poŝtkodo 78113–78120
Aŭtomobila kodo VS
Oficiala Municipokodo 08326017
Subdivido 4 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Richard Krieg
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Marktplatz 4
78120 Furtwangen
Demografio
Loĝantaro 9004 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 3′ N, 8° 13′ O (mapo)48.0502777777788.2091666666667Koordinatoj: 48° 3′ N, 8° 13′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 850 - 1150 m
Areo 82,57 km²
Oficiala retejo http://www.furtwangen.de
vdr
Rigardo super la urbokerno
Kostumo de Furtwangen

Furtwangen im Schwarzwald estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schwarzwald-Baar, en la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 9004 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Furtwangen fotografita desur la Meisterberg

Furtwangen situas en la Nigra Arbaro, la plej alta montaro de eksteralpa Germanio, tial la atributo de la oficiala nomo im Schwarzwald, kiu signifas "en la Nigra Arbaro".

Furtwangen kelkfoje pretendas esti la plej alta urbo de Baden-Virtembergo. Laŭ la urbocentro (780 m) ĝi estis tio, ĝis Meßstetten atingis la urborajton. Laŭ la plej alta punkto, Furtwangen (kun sia plej alta monto Brend, 1149 m) estas superata de Freiburg im Breisgau (kun la Schauinsland, 1284 m).

La urbo troviĝas en la kunvenpunkto de tri valoj. Ĝi havas industrion, turismajn atraktivaĵojn (precipe por vintrosportuloj) kaj teknikan altlernejon.

Ĉe la rando de Furtwangen troviĝas la fonto de la rivereto Breg, la pli longa el la du fontriveretoj de la Danubo. Ĝi kunfluas kun la Brigach en Donaueschingen.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La pojara precipito estas 1870 milimetroj (meznombro el la jaroj 1979 ĝis 2006), kio ĝin igas unu el la plej pluv- kaj neĝriĉaj lokoj en Germanio. Aliflanke, kun sia suna enradiado de 1110 kiloŭatohoroj po kvadratmetro ĝi apartenas al tre sunriĉa regiono. La meza temperaturo estas 5,7 gradoj. Ekde 1979 ekzistas privata veterstacio de Bernward Janzing, kiu ankaŭ skribis libron "Sonne, Wind und Schneerekorde - Wetter und Klima in Furtwangen im Schwarzwald".

Historio[redakti | redakti fonton]

Furtwangen en la jaro 1808

La unua mencio de Furtwangen troviĝas en la jaro 1179. Almaenaŭ ekde la komenco de la 17a jarcento ekzistas foiroj en Furtwangen, kvankam la oficialan foirorajton ĝi atingis nur en la jaro 1761 de Maria Teresia. Tiam Furtwangen estis parto de Antaŭa Aŭstrio. En la jaro 1873 finfine ĝi atingis ankaŭ urborajton.

Fervoja stacidomo de Furtwangen ĉirkaŭ la jaro 1900

De 1892 ĝis 1972 Furtwangen estis ligita kun Donaueschingen per la "Bregtalbahn" (fervojo de la Breg-valo). Grava por la historio de la urbo estis la horloĝfarado. El la horloĝistlernejo evoluis la hodiaŭa altlernejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • La Germana Horloĝmuzeo estas la plej granda horloĝkolekto en Germanio.
  • La Kalkulilomuzeo de la altlernejo dokumentas la evoluo ekde la plej simplaj kalkuliloj.

Regulaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Salto de la sorĉistinoj tra la fajro dum karnavalo
  • Je la komenco de januaro estas vetkurado de sledhundoj.
  • Gravan rolon en la jaro havas la karnavalo (en al alemana dialekto Fasnet) kun tradiciaj kostumoj, inter ili la urbsorĉistinoj ("Stadthexen").
  • Je la fino de aŭgusto okazas la malnovaĵfoiro.

Turismaj celoj[redakti | redakti fonton]

Hexenlochmuelilo en Neukirch
  • La monto Brend (1149 m) permesas bonan rigardon ĝis la Alpoj (condiĉe de sufiĉe klara aero).
  • La tiel nomita "Danubfonto" ("Donauquelle") estas la fonto de la Breg.
  • En la urboparto Neukirch troviĝas la Hexenlochmühle, malnova akvomovata muelilo. La nomo de la valo Hexenloch esperantiĝas kiel "Sorĉistina truo ( valo)".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]