Fusilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fusilo estas mana, pulva aŭ pneŭmata armilo (pafilo) kun longa tubo.

Specoj de fusiloj

  • Fusilo Dreyse, uzita en la prusa armeo
  • karabeno estas malpli longa fusilo.
  • ĉasa fusilo estas fusilo por ĉaso.
  • dutuba fusilo estas fusilo, kiu havas du tubojn. Iam ili servis por havi du pafojn sen reŝargo; alia celo estas havi du malsamajn pafaĵojn, ekzemple kuglojn kaj plumban grajnaĵon.
  • kanelita fusilo estas fusilo, kiu havas kanelojn en la tubo por rotaciigi la kuglon kaj tiel stabiligi ĝian flugon.
  • glata fusilo estas fusilo, kiu ne havas kanelojn en sia tubo.
  • pneŭmata fusilo estas fusilo, kiu ĵetas kuglojn per gaso (ĉefe per karbona dioksido aŭ aero).
  • aŭtomata fusilo reŝargas sin post la pafo kaj eble (tut-aŭtomata pafilo) eĉ aŭtomate ellasas pliajn pafojn (maŝinpafilo).
  • sturmofusilo
  • rapidpafa fusilo
  • kontraŭtanka fusilo

Bildoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj