Futbala Mondpokalo 1998

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Ĉampionado de Futbalo 1998
Coupe du Monde - France 98
Emblemo de la Futbala Mondpokalo 1998
Turniraj detaloj
Loko  Francio
Datoj 10-a de junio - 12-a de julio 1998
Teamoj 32 (el 5 konfederacioj)
Ejoj 10 (en 9 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Francio Francio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Brazilo Brazilo
Tria pozicio Flago de Kroatio Kroatio
Kvara pozicio Flago de Nederlando Nederlando
Turniraj statistikoj
Matĉoj 64
Goloj 171  (2,67 matĉe)
Spektantoj 2 785 100  (43 517 matĉe)
Golreĝo(j) Davor Šuker
(6 goloj)
Plej bona ludisto Ronaldo
vdr

La 16-a Vira Futbala Mondpokalo okazis inter la 10-a de junio kaj la 12-a de julio 1998 en Francio. Francio gajnis la pokalon en la finalo kontraŭ Brazilo. La finalo okazis en la urbo de Parizo en la Stadiono de Francio, aŭ Stade de France en la franca lingvo.

La konkurso havis du fazojn: unue la teamoj de 32 landoj konkursis en grupoj de po kvar teamoj, kaj en ĉiu grupo restis la du plej bonaj, do entute 16 teamoj. Poste en la "finala fazo" unue ludis po du teamoj el tiuj 16, parigitaj laŭ antaŭe difinita sistemo (la okon-finalo), do restis 8 gajnantoj, sekve interbatalis tiuj 8 teamoj (la kvaron-finalo), el tio restis 4 gajnantoj, el kiuj po du interludis en la duon-finalo, kaj - post kiam la malgajnintoj el tio elbatalis la trian lokon - la gajnintoj el la duon-finalo komparis siajn fortojn en la finalo. Ĉi tio mondpokalo estis la unua pokalo, kiu uzis la novan sistemon.