Gábor Berényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gábor Berényi [berEnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Berényi Gábor estis hungara reĝisoro, teatrestro.

Gábor Berényi [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1927 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de februaro 2014 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Berényi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris reĝisoran diplomon en Teatra Akademio en 1949. Post siaj studoj li preparis sian kandidatiĝon en Leningrado. Hejmenveninta en 1953 li havis reĝisoran postenon en Budapeŝto, inter 1955 kaj 1959 li estis ĉefreĝisoro de Teatro Csokonai (Debrecen). Lia sekva stacio estis Teatro Szigligeti (Szolnok), kie li estis ankaŭ teatrestro. Sekvis Budapeŝto Teatro József Attila (1971–1982), fine pli malgranda ĉefurba teatro, kie li estis ankaŭ teatrestro. Li pensiuliĝis en 1992, tamen li retis aktiva reĝisoro. Li ricevis premiojn en 1957 kaj 1977. Li edziĝis en 1950, post 2 jaroj li havis filon. En 1975 li denove edziĝis.

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]