Gábor Groffits

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gábor Groffits [grofiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Groffits Gábor estis hungara inĝeniero-arkitekto, profesoro, politikisto.

Gábor Groffits [1] naskiĝis la 21-an de marto 1880 en Hungara reĝlando en Tótmegyer (nuntempa Palárikovo en Slovakio). Li mortis la 19-an de marto 1957 en Keszthely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Groffits frekventis mezlernejon en Pozsony, poste li akiris inĝenieran diplomon en Teknikuniversitato József en 1902. Post siaj studoj li soldatiĝis, poste li revenis por instrui en la universitato. En 1905 li estis en altlernejo de Charlottenburg, hejmenveninta li konstruis la unuan ferbetonan hungaran ponton. En 1908 li komencis instrui en agrara akademio de Keszthely. Li batalis dum la 1-a mondmilito. En 1920 li estis nomumita privata profesoro en la Teknikuniversitato, en 1930 altlernejestro de Keszthely, samtempe li estis la unua dekano. Inter 1935 kaj 1944 li estis senatano. Li pensiuliĝis en 1949. li havis edzinon. Li projektis modernajn silojn kaj stalojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gazdasági építészet (1911)

Fontoj[redakti | redakti fonton]