Gábor Mezei
Aspekto
Gábor Mezei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1935 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | Imre Pán (en) ![]() ![]() |
Patrino | Magda Hauswirth ![]() |
Okupo | |
Okupo | internodekoraciisto ![]() |
Gábor Mezei, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mezei Gábor estas hungara arkitekto pri internaj spacoj, industriartisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2011). Lia patrino estis Magda Hauswirth.
Gábor Mezei[1] naskiĝis la 29-an de novembro 1935 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Mezei akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1960. Post la diplomo li kreis ĉefe lignajn ornamobjektojn. Intertempe li konatiĝis kun Imre Makovecz, poste li estis lia ĉefa arkitekto en la internaj spacoj. En 1968 li estis elektita estro de junaj avangardaj artistoj. Kiel pensiulo, li ofte pentradas, eĉ ekspozicias, ankaŭ kontribuas kritikojn. Li ricevis 3 premiojn inter 1991-2015, en 2023 premion Kossuth.
Elektitaj verkoj en internaj spacoj
[redakti | redakti fonton]- feriejo en Balatonszepezd (1966)
- kulturdomo en Jászkisér (1982)
- luterana preĝejo en Siófok (1986)
- katolika preĝejo en Százhalombatta (1995)
Solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1985, kun Makovecz)
- Szentendre (2011, pentraĵoj)
Grupaj ekspozicioj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Nagykanizsa (1968)
- Budapeŝto (1970, 1974, 1981, 2009)
- Arthalo Budapeŝto (1971, 1975, 1980, 1983, 1988)
- Kolonjo (1979)
- Munkeno (1984)
- Venecia Bienalo (1991)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Karosszék tájban
Vidu, aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva membiografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-03-19. Alirita 2020-06-09 .