Gábor Szakáts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Szakáts
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1892 (1892-03-17)
en Makó
Morto 20-an de julio 1937 (1937-07-20) (45-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo inĝenieroinventisto
vdr

SZAKÁTS Gábor [saka:ĉ] (Makó, la 17-an de marto 1892Budapeŝto, julio de 1937) estis hungara inventisto, inĝeniero.

Li konstruis en aĝo de 9 jaroj vapormaŝinon, funkciantan per lignokarbo. Li studis en la Mekanika Universitato de palatino Jozefo, poste maŝinfakultaton de la Allernejo de Szeged.

Dum la unua mondmilito, la hungara Milita ministerio dungis lin kaj li kreis tie la inventaĵojn. Poste la germana Kriegsministerium depetis lin kaj ekde tiam lia laboris en Eisenach en germanaj fabrikoj. Post la unua mondmilito, li laboris en Krupp-uzinoj de Essen. Dum lia libertempo, li kontaktis la uzinajn gvidantojn per radio (en lia ĝardeno en Mako altis 25-m-a anteno).

Post la milito, li konatiĝis kun aktorino kaj aĉetis teatron, kie la aktorino iĝis primadono. Miklós Horthy (hungara guberniestro) en 1924 nomumis lin al ĉefkonsilisto pro iu agrikultura inventaĵo (iu motora plugilo) kaj ricevis la titolon Moŝto. Tiam Szakáts prezentis planon pri la atendebla onta krizo en la produkta sektoro kaj la tiel estiĝonta senlaboreco. Laŭ lia studaĵo, oni devas redukti la produktajn kostojn per aŭtomatigo.

Li forlasis la laborejon en Germanio komence de la 1930-aj jaroj kaj laboris kelkajn jarojn en Anglio, poste hejmenlokiĝis.

Li trafikis kun okpersona aŭtomobilo, kiun pelis 120-Ĉp-a dizelmotoro, havis 16 mezurajn montrilojn, kuglorezistan glacon kaj grandpovuman reflektoron. La aŭtomobilo pezis 2,4 tunojn kaj grandparte li konstruis. Sur ties flanko pendis surskribo Szakáts-patent.

Li instalis en Makó laboratorion por pluaj inventa laboro. Li agadis en la lastaj jaroj en Budapeŝto, mortis en tuta malriĉeco (oni konfiskis eĉ la aŭtomobilon kaj la vestojn).

Li ricevis laboron ĉefe de germanaj fakuloj, kiuj ofte petis lian konsilon. Se oni invitis lin al Germanio, oni sendis aviadilon por li. Li loĝis en Hungario kaj en eksterlando daŭre en hoteloj.

Lin ofte sekvis spionoj, kiuj prirabis dokumentojn de li.

Liaj plej gravaj inventaĵoj estas en la militistara tekniko, plej konata el inter ili la flamŝprucilo, uzata jam en la unua mondmilito. Tiu inventaĵo ellasis flamantan likvaĵon kaj li estis deklarita pro tiu inventaĵo volis la konsilio de la ambasadoroj (komence de 1920, Parizo) starigi al internacia juĝistaro kiel militkrimulon.

Pluaj inventaĵoj:

  • K 76, mirtalo (1915)
  • 18-a monta kanono (dismuntebla)
  • demuntebla kanona direktilo (celfendo)
  • flamŝprucilo (uzita fare de la germanoj kontraŭ la Maginot-linio). La flamo varmigis betonmurojn kun diko de 2-3 m je 140-150 Celsiusa grado. La soldatoj vestis sin en asbesta vesto.
  • fandokuglo (germane Schmelzgeschoss) povis trairi la plej dikan kirasplaton.
  • pulmospiriga ilo

Li ankaŭ inventis la kirasrompan kanonon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]