Saltu al enhavo

Gábor Szegő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Szegő
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1895 (1895-01-20)
en Kunhegyes,  Aŭstrio-Hungario
Morto 7-an de aŭgusto 1985 (1985-08-07) (90-jaraĝa)
en Palo Alto
Lingvoj anglahungaragermana
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Vieno (1918–1919)
Universitato Eötvös Loránd (1912–1915)
Verseghy Ferenc Grammar School (en) Traduki (1904–1912) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Szegő limit theorems
Grace–Walsh–Szegő theorem
Szegő kernel
Szegő polynomial
Pólya–Szegő inequality
Fekete–Szegő inequality
Rogers–Szegő polynomials
vdr

Gábor Szegő [segO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szegő Gábor estis hungara matematikisto, profesoro, honora membro de Hungara Scienca Akademio (1965).

Gábor Szegő [1] naskiĝis la 20-an de januaro 1895 en Kunhegyes. Li mortis la 7-an de aŭgusto 1985 en Palo Alto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Gábor Szegő devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Szolnok, universitaton en Budapeŝto, kie li lernis ekzemple de Lipót Fejér, József Kürschák, Manó Beke. Li lernis ankaŭ en universitatoj de Berlino kaj Göttingen. inter 1915-1918 li batalis en la 1-a mondmilito. En 1918 li doktoriĝis en universitato en Vieno. En la sekva jaro li estis vicprofesoro en la teknikuniversitato en Budapeŝto. En 1921 li translokiĝis al Berlino, poste li instruis en Königsberg. Pro la nazioj li rifuĝis al Usono, kie en Stanford li estis katedrestro ĝis 1953.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Beiträge zur Theorie der Toeplitzschen Formen (1920)
  • Aufgaben und Lehrsätze aus der Analysis (1925, hungare en (1980)
  • Orthogonal polynomials (1939)
  • Isoperimetric inequalities in mathematical physics (1951)
  • Collected Papers (I-II-III. (1982)