Gábor Szinte (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri hungara pentristo. Por informoj pri hungara etnografo, vidu la artikolon Gábor Szinte.


Gábor Szinte
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1928 (1928-08-18)
en Budapeŝto
Morto 30-an de septembro 2012 (2012-09-30) (84-jara)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo pentristo
Information icon.svg
vdr

SZINTE Gábor [sinte gabor] estis hungara pentristo, mozaikisto, dekoraciisto, altlerneja instruisto kaj inkrustisto naskiĝinta en Budapeŝto la 18-an de aŭgusto 1928 kaj mortinta samloke la 30-an de septembro 2012.

Marketraĵo de Szinte en la Nacia Teatro en Budapeŝto

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Szinte akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo, liaj plej gravaj instruistoj estis Aurél Bernáth, Róbert Berény kaj István Szőnyi. Li disidis dum la Hungara revolucio de 1956 kaj post 2 jaroj li akiris similan diplomon en akademio de Florenco. Li ne elektis la internacian karieron kaj li hejmenvenis. Kiel puno, li estis forigita el la pentristoj (la neleĝa landoforlaso estis tiam krimo), tial li estis teatra dekoraciisto. Li kreis dekoraciojn pli ol 100 spektakloj. Ekde 1971 li instruis en Teatra kaj Filma Altlernejo, inter 1978-1991 en la menciita Belarta Altlernejo. Tiutempe li rajtis jam ankaŭ pentradi. Li ricevis premion en 2011.

La verkoj de Szinte estis ekspoziciataj en famaj galerioj; lia unua signifa ekspozicio okazis en Florenco en Palaco Strozzi (1958). Liaj marketraĵoj ornamas murojn de famaj konstruaĵoj en Hungario, interalie de la Nacia Teatro en Budapeŝto.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szent István és III. Ottó. Az egységes Európa első megálmodói. Elveszett-e Szent István koronája? (2001)
  • Róma, Nápoly, Apulia titkai (2003)
  • A székelykaputól a törülközőig Szinte Gábor gyűjtései Néprajzi Múzeum, 2015. április 16–2016. február 28. Kiállítási vezető (2015)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]