Gábor Takács-Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Takács-Nagy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1956 (1956-04-17) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo dirigento • muzikinstruisto
TTT
Retejo http://www.gabortakacsnagy.com/
vdr

Gábor Takács-Nagy [takAĉ-nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács-Nagy Gábor estas hungara violonisto, dirigento, orkestrestro.

Gábor Takács-Nagy [1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Takács-Nagy komencis violonstudojn en la aĝo de 8. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, kie liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Rados, András Mihály, Zoltán Székely (violonisto), Sándor Végh, Ferenc Halász (muzikpedagogo) kaj György Kurtág. Jam dum la studentaj jaroj en 1979 li atingis la unuan lokon en violonkonkurso, poste li ricevis lecionojn de en:Nathan Milstein. Krom lernado inter 1975 kaj 1992 li estis fondinta membro de kvarteto. En 1996 li fondis muziktriopon, post 2 jaroj li estis orkestrano ankaŭ en alia violonkvarteto. Ekde 2002 li plej ofte dirigentas, post 3 jaroj en Ĝenevo li fondis arĉorkestron. Iom poste li estis muzika gvidanto de pluraj orkestroj. Inter 2010-2012 li estis la ĉefa dirigento de orkestro de Hungaraj Ŝtatfervojoj. Li ricevis hungarajn premiojn en 1982 kaj 2017, eĉ en 2024 premion Kossuth.

Li edziĝis en 1991, lia brita edzino naskis du filinojn.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (2013, dirigento)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]