Halič

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gács)
Halič
hungare: Gács
municipo
Kastelo en Halič
Oficiala nomo: Halič
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Lučenec
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Novohrad
Memorindaĵo Haliĉa kastelo
Situo Halič
 - alteco 274 m s. m.
 - koordinatoj 48° 21′ 15″ N 19° 34′ 18″ O / 48.35417 °N, 19.57167 °O / 48.35417; 19.57167 (mapo)
Areo 21,8162 km² (2 181,62 ha)
Loĝantaro 1 688 (31.12.2011)
Denseco 77,37 loĝ./km²
Unua skribmencio 1299
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 985 11
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj LC
NUTS 511421
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Halič
Retpaĝo: www.halic.sk
Portalo pri Slovakio

Halič, hungare Gács estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Lučenec-Veľký Krtíš. Lučenec troviĝas 7 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri Gács devenis el 1299. Familio Losonci konstruis burgon en la 13-a jarcento, kiu ruiniĝis pro la bataloj kontraŭ Mateo Csák. La fortikaĵo rekonstruiĝis en 1386, kiun la husanoj okupis en 1451. Reĝo Matiaso la 1-a reokupis ĝin. En 1612 la tiam ruina fortikaĵo trakonstruiĝis burgo havanta 6 turojn, kiun Emeriko Thököly vane sieĝis. En 1703 Francisko Rákóczi la 2-a akiris ĝin, sed la Habsburgoj reokupis ĝin en 1709. La vilaĝo urbiĝis en 1765. Posedanto de tiama burgo grafo Johano Forgách (forgAĉ) fondis drapofabrikon en 1767, la unua en Hungario. Katolika lernejo en 1816 ekfunkciis. En 1910 loĝis tie 1251 da homoj (637 hungaroj kaj 560 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al la distrikto de Gács, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo estis aligita al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]