Gál Huszár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gál Huszár
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de oktobro 1512(nun 1512-10-16)
en Hungario Hungara reĝlando
Morto la 23-an de oktobro 1575
en Hungario Pápa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Lingvoj antikva grekalatinahebreagermanahungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo presisto
vdr

Gál Huszár [husAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Huszár Gál, latine Gallus Anaxius estis hungara luterana pastro, episkopo, presisto.

Memortabulo ankaŭ pri Gál Huszár

Gál Huszár[1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1512 ie en Hungara reĝlando, li mortis la 23-an de oktobro 1575 en Pápa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gál Huszár studis iam en Krakovo. Li estis katolika pastro en Vízkelet, sed li konatiĝis pri la luterismo, en 1553 li estis forigita el la katolika eklezio kaj li rifuĝis al Magyaróvár. Li tie estis pastro, ankaŭ en Kálnok. Li fondis ankaŭ lernejon kaj li instruis predikistojn. En 1557 li lernis la presadon de Rafael Hoffhalter en Vieno, en la sekvanta jaro ankaŭ li establis presejon en Magyaróvár. La katolika diocezo persekutis lin pro la eldonitaj kontraŭkatolikaj libroj, tial li akceptis inviton al Kassa. Li agis same, ol en Magyaróvár, tial denove okazis rifuĝo al Debrecen. Tie li ne estis pastro, nur presisto, sed lia presejo ankaŭ nuntempe funkcias en la urbo. Pli poste li estis presisto en Komárom, en 1568 li estis jam luterana episkopo en la regiono de Komjáti. En 1575 li translokiĝis al Pápa, kie li mortis pro pesto. Lia filo funkciigis plu la presejon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • en:Heidelberg Catechism (tradukaĵo hungaren)
  • Ajánló levél (2 kantoj ankaŭ nun estas kantita)
  • Az Vr Iesus Christusnac Szent Vachoraiarol, kinszenvedeseröl es dichöseges fel tamadasarol valo Predicacioc (1558)
  • Isteni dicséretek és Psalmusok (1560, perdita verko)
  • A keresztyéni gyülekezetben való isteni diceséretek és imádságok (1574)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Mosonmagyaróvár (vidu la bildon!)
  • strato kaj lernejo prenis la nomon Huszár Gál en Debrecen
  • librovendejo prenis la nomon Huszár Gál en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]