Gáspár Menyhárth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gáspár Menyhárth [gAŝpAr menjhArt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Menyhárth Gáspár estis hungara juristo, advokato, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1937).

Gáspár Menyhárth [1] naskiĝis la 6-an de januaro 1868 en Hungara reĝlando en Ekel (nuntempa Okoličná na Ostrove en Slovakio). Li mortis la 30-an de julio 1940 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gáspár Menyhárth post la jura diplomo eklaboris en Kolozsvár kiel advokato. En 1889 li profesoriĝis en Universitato Kolozsvár. En 1920 li sekvis la universitaton al Szeged, ankaŭ tie li instruis, eĉ li estis rektoro. Ekde 1936 li redaktis juran fakrevuon. Li okupiĝis precipe pri la privata juro.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Jogcselekmények hatálytalanítása (1905)
  • Az osztrák általános polgári törvénykönyv (1914)
  • Kötelmi jog (1918)
  • Magyar polgári perjog (1934)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungarlingva biografio
  • [www.kbtkt.hu/kisterseg/admin/kt_file_upload_kisterseg/ekel_kulturalis_ertek_lap.doc hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre pli malsupre)]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.