Saltu al enhavo

Gérard Jugnot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gérard Jugnot
Persona informo
Naskonomo Gérard Jean Jugnot
Naskiĝo 4-an de majo 1951 (1951-05-04) (74-jaraĝa)
en 19-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Lycée Pasteur Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Saïda Jawad (mul) Traduki (2010–2015) Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Saïda Jawad (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Arthur Jugnot (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
teatra aktoro
filmaktoro
scenaristo
filmreĝisoro
filmproduktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gérard JUGNOT (naskiĝis la  4-an de majo 1951 (nun 1951-05-04) en la 19-a arondismento de Parizo, do nun 74-aĝa) estas franca aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj kino-produktoro. Li estas patro de komediisto Arthur Jugnot.

Li partoprenis la teatran trupon Le Splendid, kaj en kino internacie aparte konatas pro la kinejaj filmoj Les Choristes kaj Faubourg 36.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

En Liceo Pasteur de Neuilly-sur-Seine Gérard Jugnot renkontis Christian Clavier, Thierry Lhermitte kaj Michel Blanc. Kune ili formis komikan trupon Le Splendid. Paralele kun tiu teatra kariero, li debutis en kino en filmoj Les Valseuses (1974) de Bertrand Blier, kaj Le Juge et l'Assassin (1976) de Bertrand Tavernier.

Per Les Bronzés, en 1978, kaj Le Père Noël est une ordure, en 1982, ambaŭ teatraĵoj de Le Splendid adaptitaj al kino, Gérard Jugnot atingis publikan rekonon. Post nelonge, la komediisto estis alvokita de kinistoj pro lia bildo de «mezklasa Franco».

Paralele, li debutis karieron de reĝisoro per la filmo Pinot simple flic en 1984.

Josiane Balasko ŝerce certigis la 4-an de decembro 2007, dum promocio de filmo L'Auberge rouge en Canal+ kaj M6, ke Gérard Jugnot estintus katolika pastro dum deko da jaroj.

  • Kavaliro de "Honora Legio", 2004
  • Oficiro de "Ordre national du Mérite"

1973 - 1979

[redakti | redakti fonton]

1980 - 1989

[redakti | redakti fonton]

1990 - 1999

[redakti | redakti fonton]

2000 - 2009

[redakti | redakti fonton]

2010 - 2019

[redakti | redakti fonton]

Reĝisoro

[redakti | redakti fonton]
  • 1984: Pinot simple flic
  • 1985: Scout toujours...
  • 1988: Sans peur et sans reproche
  • 1991: Une époque formidable...
  • 1994: 3000 Scénarios contre un virus: La Pharmacie
  • 1994: Casque bleu
  • 1996: Fallait pas !...
  • 2000: Meilleur Espoir féminin
  • 2002: Monsieur Batignole
  • 2005: Boudu
  • 2009: Rose et Noir
  • 2000: Espèces menacées de Ray Cooney, reĝisoris Éric Civanyan, Théâtre de la Michodière
  • 2002: Etat critique de Michel Lengliney, reĝisoris Éric Civanyan, Théâtre Fontaine

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]