Gérard de Nerval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gérard de Nerval
Gérard de Nerval ĉ. 1854
Gérard de Nerval ĉ. 1854
Persona informo
Gérard de Nerval
Naskonomo Gérard Labrunie
Naskiĝo 22-an de majo 1808 (1808-05-22)
en Parizo
Morto 26-an de januaro 1855 (1855-01-26) (46-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pendumo vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Etno Francoj vd
Lingvoj germanafranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Charlemagne vd
Memorigilo Gérard de Nerval
Familio
Patro Étienne Labrunie vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo verkisto • poeto • dramaturgotradukisto • literaturkritikisto • ĵurnalisto vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj Voyage to the Orient ❦
Pandora ❦
Aurélia ❦
Les Illuminés vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gérard de Nerval (vere: Gérard Labrunie; naskiĝinta la 22-an de majo 1808 en Parizo, mortinta samloke la 5-an de januaro 1855) estis franca verkisto. Li furoris ĉe Les Chimères (1854) per sia perfekta vortĵonglado kaj influis ege la sekvintajn generaciojn de poetoj franclingvaj.

Agado verkista[redakti | redakti fonton]

La tiutempe ankoraŭ apenaŭ farita mikso inter subkonsciaĵoj, revo kaj ĉiutaga realeco markis la komencon de la obskura kaj hermetika stilo de francaj poeziaĵoj. Sonasocioj kaj metaforoj aŭdacaj kreas bildon multflankan kaj multtavolan pri la realo, kio samtempe klarigas onin pri la larĝa mondkoncepto de Nerval: li prunteprenis el antika kaj orientala filozofio, el Biblio kaj Kabalo. Tioma eklektikismo esprimas samtempe certe kaj pesimismon pri la vivo. Instigo estis verŝajne la sortoplena renkontiĝo kun la aktorino Jenny Colon, kiu iĝis baldaŭ tema kaj motiva centro de la poemoj kiel enigmoza ideala figuro. Tio unuafoje senteblis ĉe Sylvie. Souvenirs du Valois (1853). Grandan parton de la rakonto ŝuldiĝas al per gazetartikoleto komencigita memor- kaj pensondo de la rakontisto. Tiu ĉi tekniko anticipis la modernan faradon de prikonsciaj romanoj. Rakonta ĉefverko estis la lasta prozaĵo titolita Aurélia (1853), en kiu denove la persono de mistera amatino centras. Ĝi faritis kiam Nerval vidis la amrilaton kun Colon vaniĝinta; la perdon de ŝi la poeto volis per tiu ĉi verko ripari kaj kompensi. Entekste miskiĝas realaj aferoj, halucinado kaj revsekvencoj al prozaĵo de plej granda efiko. Konsideri la revon dua vivo denove troviĝas ĉe Stéphane MallarméPaul Éluard aŭs. Tamen la plano de Nerval per tiu ĉi rakonto regajni la emon de vivo fiaskis. Ankoraŭ dum la eldonado li sinmortigis lin.

Graveco de verkisto kaj tradukisto[redakti | redakti fonton]

Li estis kunlaboranto de diversaj literaturaj gazetoj. Kun Théophile Gautier li verkis por la drama felietono de La Presse.

La verkaro malgranda de Nerval – kiu tamen havis grandan resonon kaj eĥon – estis sub la influo de la germana literaturo ankaŭ, aparte de la rakontoj de E. T. A. Hoffmann. Nerval tradukis la Faŭston de Johann Wolfgang Goethe en la francan (1828 kaj 1840). Li estis amiko de Heinrich Heine kaj vivante en Germanlando li tradukis poemojn de Schiller, Goethe, Uhland, Heine (Poésies allemandes, 1830). La unua scienca kolekto de lia verkaro aperis en 1868 en kvin volumoj (Œuvres complètes).

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Elégies nationales et satires politiques (1827)
  • Tartuffe chez Molière (teatraĵo)
  • L'alchimiste (kun A. Dumas)
  • L'imagier de Harlem
  • Misanthropie et repentir (laŭ Kotzebue)
  • Scènes de la vie orientale (1848)
  • La Bohême galante (1855)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 14. Leipzig 1908, p. 522, kiu legeblas tie ĉi interrete