Géza Andrássy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Grafo Géza Andrássy [andrAŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Andrássy Géza estis hungara bienulo, politikisto, ĉasisto, membro (direktora en 1931) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis csikszentkirályi kaj krasznahorkai. Lia patro estis Manó Andrássy.

Géza Andrássy [1] naskiĝis la 22-an de julio 1856 en Pest (urbo). Li mortis la 29-an de aŭgusto 1938 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Andrássy frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Ĝenevo, poste li estis oficiro en Bosnio. En 1881 li studvojaĝis al Usono. Hejmenveninta li gvidis fabrikon. Inter 1891-1897 kaj inter 1910-1918 li estis deputito de la parlamento. En 1898 li estis elektita al senato. En 1911 li ĉasadis en Sudano. Li estis ankaŭ fama sportoamanto kaj ĉevalobredisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az otthont szentesítő törvények (1883)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.