Géza Birkás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Géza Birkás [birkAŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Birkás Géza estis hungara literaturhistoriisto, lingvisto, profesoro, instruisto, filologo.

Géza Birkás [1] naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1879 en Köveskál. Li mortis la 15-an de oktobro 1951 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Birkás frekventis piaristan gimnazion en Veszprém (urbo), poste li studis en universitatoj de Budapeŝto, Grenoble, Ĝenevo. Li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1902, poste li plulernis jaron en Sorbonne. Post studvojaĝo en okcidenta Eŭropo li instruis ĝis 1923 en mezlernejoj en Budapeŝto, sed foje li estis inspektoro pri franca lingvo. En 1922 li estis nomumita privata profesoro en Universitato Erzsébet en Pécs, en la sekva jaro li iĝis katedrestro. Li estis dekano en la studjaro 1928, rektoro ĝuste post jardeko. Li instruis en Scienca Universitato de Szeged inter 1940-1948, en la lasta studjaro li estis dekano, poste li pensiuliĝis. Li opiniis pozitive pri Esperanto [2].

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Rousseau természetérzése (1901)
  • Montaigne pedagógiai tanulmányai (1913) - tradukaĵo
  • Appel au monde entier (1919)
  • A francia irodalom története a legrégibb időktől napjainkig (Historio de la franca literaturo de la plej malnovaj tempoj ĝis la nuno), (1927)
  • vortaro franca-hungara, hungara-franca (1934)
  • A magyarság francia barátai régen és most (Francaj amikoj de la hungareco en la paseo kaj nun), (1936)
  • Az ember tragédiája és a franciák (1942)
  • Francia utazók Magyarországon (Francaj vojaĝistoj en Hungario), (1948)

Fontoj[redakti | redakti fonton]