Géza Bosnyák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Bosnyák
Géza Bosnyák
Géza Bosnyák
Persona informo
Naskonomo Bosnyák Géza Béla István
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1863 (1863-08-11)
en Somogytúr
Morto 25-an de marto 1935 (1935-03-25) (71-jaraĝa)
en Misefa
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ekonomia Akademio
Familio
Infano Zoltán Bosnyák (subministro)
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Géza Bosnyák [boŝnjAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bosnyák Géza Béla István estis hungara agronomo, parlamenta deputito, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis felsőpataki [felŝOpataki], lia frato estis Zoltán Bosnyák (subministro).

Géza Bosnyák[1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1863 en Somogytúr, li mortis la 25-an de marto 1935 en Misefa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Bosnyák maturiĝis en gimnazio en Nagykanizsa, poste li akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár), pli poste li studvojaĝis eksterlande. Hejmenveninta li okupiĝis pri la familia bieno. Inter 1910 kaj 1918 li estis parlamentano, inter 1917-1918 departementestro de Zala. En 1927 li membriĝis en la senato, sed li longe politikadis ankaŭ en la departemento. Li edziĝis en 1893 en Sárd, lia edzino naskis 3 filojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]