Géza Földessy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Földessy
Persona informo
Naskonomo Földessy Géza
Naskiĝo la  13-an de aprilo 1905(nun 1905-04-13)
en Hungario Szombathely (Hungario)
Morto 2001
en Francio Francio
Lingvoj hungaragermanafranca
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Juci Komlós • Ursula von Borsody
Infano Margit Földessy
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoro
vdr

Géza Földessy [foldeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földessy Géza, germane Geza von Földessy estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro. Lia edzino estis Juci Komlós, ilia filino estis Margit Földessy.

Géza Földessy [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1905 (laŭ aliaj informoj la naskiĝdato estas 21-a) en Szombathely, li mortis en 2001 en Francio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Földessy frekventis militan mezlernejon, kiun li forlasis kaj aliĝis al teatra trupo. Li debutis en 1924 en sia naskiĝurbo. En la sekva teatra jaro li havis rolojn en Nacia Teatro (Miskolc). En 1926 Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo donis al li aktorpermeson (diplomon). En la sama jaro li estis membro de Gaja Teatro, poste de pluraj provincaj teatraj trupoj. Inter 1926 kaj 1938 li havis ankaŭ filmajn rolojn en Berlino. En 1940 li estis bonvivanto de Operetoteatro (Budapeŝto), en la sama jaro li estis unu el la fondintoj de Teatro Madách. Li estis teatrestro de Madách, poste inter 1941 kaj 1948 teatrestro de Nacia Teatro en Miskolc. En 1945 li edziĝis, en la sekva jaro filino naskiĝis. En 1948 li disidis, poste li estis reĝisoro en Parizo. Depost la Hungara revolucio de 1956 li translokiĝis al Munkeno, kie en 1959 li fondis teatron, li gvidis ĝin ĝis 1972. En 1995 li revizitis Hungarion.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Csárdáskirálynő (1927)
  • Szerelmi álmok (1935) – barono Kálmán Eötvös
  • Pepita kabát (1940) – János Szepesy (ĉefrolo)
  • Das ist die Liebe der Matrosen (1962) – teatrestro

Fontoj[redakti | redakti fonton]