Géza Fejérváry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Fejérváry
Persona informo
Fejérváry Géza
Naskiĝo 15-an de marto 1833 (1833-03-15)
en Josefov
Morto 25-an de aprilo 1914 (1914-04-25) (81-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Tereza milita akademio vd
Partio Liberal Party vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistodiplomatooficiro vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barono FEJÉRVÁRY Géza (n. 15-an de marto 1833, Josephstadt, Königgrätz (hodiaŭ Hradec Králové, Ĉeĥio) – m. 25-an de aprilo 1914, Vieno, Aŭstrio), generalo de Aŭstrio-Monarĥio, li gvidis en 1905–06 la t.n. gardistan registaron. Lia nepo estis Géza Gyula Fejérváry.

Géza Fejérváry

Li soldatservis post finstudo en la Militistara Akademio en la generalstabo. Li partoprenis en 1859 en la batalo de Solferino kaj ricevis pro la braveco la kavalieran krucon de la ordeno Maria Terezia. Dum la prusa-aŭstra milito de 1866, Franco Jozefo sendis lin en diplomatia komisio. Li laboris inter 1872–1884 kiel ŝtatsekretario en la patrujdefenda ministerio. Li estis konfidulo de la imperiestro, ĉiam reprezentis interesojn de la kortego. Oni elektis lin en 1885 al eterna membro de la supra ĉambro.

Li formis en 1905 registaron, kiu neglektis la parlamentajn formojn (gardis la parlamentan sidejon per gardistoj) kaj volis ekonduki eĉ la ĝeneralan balotrajton. Fejérváry fondis la partion Progresema Partio.

Li abdikis en 1906, post interkonsento de la koalicio kaj la imperiestra kortego.

Fejérváry ricevis en 1875 la titolon de barono. Francisko Jozefo la 1-a pregigis oran moneron je lia estimo, en 1911.