Géza Huszár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HUSZÁR Géza (husa:r ge:za) estis hungara matematikisto, universitata profesoro naskita en Stájerlakanina la 25-an de julio 1895 kaj mortinta en Debreceno la 21-an de februaro 1965.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Huszár diplomiĝis en la Universitato de Budapeŝto en 1920. De 1940 li instruis komercan kaj politikan matematikon en la fakultato pri ekonomikscienco de la teknikuniversitato. En jaroj 1929–1944 li estis matematikisto konsilanto de la Országos Társadalombiztosító Intézet (Landa Socisasekuriga Instituto) (OTI), poste de la Első Magyar Általános Biztosító Társaság (Unua Asekurasocio Ĝenerala). Inter 1948–1961 li estis katedrestro en la universitato de Marx Károly pri Ekonomiko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sur les itérations élémentaires concernant la formule d'Euler (Prague, 1935);
  • Über die Aufgaben der Mathematik in der rationellen Leitung der Sozialversicherung (Bp., 1935);
  • A hétköznap arithmetikája (Bp., 1948);
  • A kölcsönök arithmetikája (Bp., 1949)
  • Módszeres devizakémlés (Bp., 1949);
  • Egy új interpolatiós módszerről (Bp., 1951);
  • Kettős interpolátió (Bp., 1955);
  • Exakte numerische Derivation (Leipzig, 1963).

Fonto[redakti | redakti fonton]