Géza Kádas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Kádas
Géza Kádas
Géza Kádas
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1926 (1926-08-07)
en Eger
Morto 6-an de marto 1979 (1979-03-06) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

Géza Kádas [kAdaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kádas Géza estis hungara naĝisto, olimpiano.

Géza Kádas

Géza Kádas[1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1926 en Eger, li mortis la 6-an de marto 1979 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Kádas aĝis 15, kiam li komencis sportadi. Inter 1946-1954 li estis naĝisto en pluraj sportkluboj en sia naskiĝurbo. En aĝo 17 li estis junulara enlanda ĉampiono, sed en 1945 li jam estis ĉampiono inter la plenkreskuloj. Li estis hungara ĉampiono individue 13-foje, teame naŭfoje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1946-1954. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kun arĝenta medalo (1948), krome en eŭropa ĉampionumo li estis la unua teame en 1954. La sportaj rezultoj donis al li konatecon en Eger, tial li estis gvidanto de la loka naĝejo. Dum la hungara revolucio de 1956 li estis partoprenanto (ne armile), tial post la fiasko li estis kondamnita je prizono. Pro la tutlanda amnestio li liberiĝis en 1961, poste li estis simpla laboristo en la naĝejo. En 1967 li translokiĝis al Budapeŝto. Li ricevis premiojn inter 1948-1951.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • monumento en Eger

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]