Géza Képes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Képes
Persona informo
Képes Géza
Naskiĝo 1-an de februaro 1909 (1909-02-01)
en Mátészalka
Morto 19-an de aŭgusto 1989 (1989-08-19) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • tradukisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Géza KÉPES [kEpeŝ], hungare Képes Géza estis hungara poeto, tradukisto, instruisto kaj edukisto.

Géza Képes naskiĝis la 1-an de februaro 1901 en Mátészalka. Li mortis la 19-an de aŭgusto 1989 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li frekventis bazlernejon en Mátészalka, mezlernejon en Sárospatak (kie li verkis la unuan poemon), universitaton en Budapeŝto. Inter 1933-1940 li instruis kaj edukis en Sárospatak, tiam aperis lia unua poemlibro. En 1942 li prelegis en Finnlando pri la hungara literaturo. Inter 1945-1954 li havis postenon en Hungara Radio, kie li okupiĝis precipe pri porinfanaj programoj. Poste li fondis eldonejon Magvető, kies direktoro li estis. En 1957 li estis forigita, tial li laboris plu en literatura instituto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • resume 13 teatraĵoj, 12 tradukitaj teatraĵoj
  • János Vitéz (Johano la Brava), 1958
  • Reggeltől Reggelig (De Mateno ĝis Mateno), 1962
  • Sport és költészet (Sporto kaj poezio), 1968
  • tradukaĵoj: Kalevala (1969, 1979, 1992); de O'Neill, Puŝkin, G. B. Shaw, Salvatore Quasimodo, Hristo Botev, ĉinaj poetoj
  • Márványba véslek (Mi skulptas vin en marmoron), (debuta poemaro) 1933
  • Északi csillagok (Nordaj steloj), poezioj de finnaj poetoj 1943
  • Napkelte Mongóliában (Sunleviĝo en Mongolio), poemecaj vojaĝimpresoj, 1955
  • Kő és festék (Ŝtono kaj farbo), poemoj, 1967
  • Örök szomjúság (Eterna soifo), poemoj, 1988

Fontoj[redakti | redakti fonton]