Géza Márky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Márky
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de marto 1911(nun 1911-03-21)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 31-an de aŭgusto 1972
en Hungario Miskolc (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Géza Márky [mArki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márky Géza estis hungara aktoro, teatrestro. Liaj familiaj nomvariantoj estis Márkly kaj Márfi.

Géza Márky [1] naskiĝis la 21-an de marto 1911 en Budapeŝto, li mortis la 31-an de aŭgusto 1972 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Márky frekventis filmaktoran privatan lernejon de Béla Gaál, poste li akiris aktoran diplomon en Teatra Akademio de Budapeŝto. Post siaj studoj li estis kantisto en Svislando kaj Nazia Germanio du jarojn. Hejmenveninta en 1939 li aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen). Inter 1946 kaj 1949 li apartenis al Nacia Teatro (Szeged), poste li estis teatrestro laŭvice de Teatro de Kecskemét kaj Teatro Szigligeti (Szolnok), fine li havis postenon en la ministerio. Ekde 1956 ĝis sia morto li estis membro de Teatro József Attila. Li edziĝis dufoje.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Rákóczi induló (1933) – dancista knabo
  • Sonĝoaŭto (1934) – kantisto
  • A miniszter barátja (1939) - sekretario
  • Gerolsteini kaland (1957)
  • Mit csinált Felséged 3-tól 5-ig? (1964)
  • Imposztorok (1969) - sinjoro

Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Könnyű kis gyilkosság (1967)
  • Őrjárat az égen (1970)

Fontoj[redakti | redakti fonton]