Géza Röhrig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Röhrig
Persona informo
Röhrig Géza
Naskiĝo 11-an de majo 1967 (1967-05-11) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla vd
Ŝtataneco HungarioUsono vd
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Dramo kaj Filmo vd
Profesio
Okupo poeto • aktorokantistoverkisto • filmaktoro • televida aktoro vd
Laborkampo aktorado • poezio vd
Aktiva dum 1989– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Géza Röhrig [rorig], laŭ hungarlingve kutima nomordo Röhrig Géza estas hungara-usona aktoro, poeto. Géza Röhrig [1] naskiĝis la 11-an de majo 1967 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Röhrig devenis el juda familio. Li frue orfiĝis, li estis edukita komence en ŝtata edukejo, poste en familio. En la 1980-aj jaroj li estis membro de malpermesita muzika grupo. Li frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj Varsovio, sed li ne finis ilin. Li estis rolanto en filmo, poste li akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo de Budapeŝto en 1993. En 2000 li translokiĝis al Novjorko, kie li akiris pli novan diplomon en juda teologia seminario. Li edziĝis dufoje, ambaŭ edzinoj naskis po 2 infanojn. En 2016 li ricevis premion Kossuth.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Hamvasztókönyv (1995)
  • Titok (2006)
  • Az ember aki a cipőjében hordta a gyökereit (2016)

Liaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Eszmélet (1989) - rolo de Attila József
  • Saul fia (2015) - ĉefrolanto; la filmo ricevis Oscar-premion

Fontoj[redakti | redakti fonton]