Géza Schay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Géza Schay [ŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schay Géza estis hungara fizikisto, kemiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (korespondanta en 1946, ordinara en 1954).

Géza Schay [1] naskiĝis la 26-an de majo 1900 en Vieno. Li mortis la 24-an de majo 1991 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Schay frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li eklaboris en kemia instituto en 1922. En Berlino li estis stipendia kunlaboranto de Mihály Polányi. En 1929 li ekinstruis en universitato en Budapeŝto kiel privata profesoro. Inter 1948-1965 li instruis en teknikuniversitato en Budapeŝto, krome li ankaŭ gvidis kemian esploran instituton inter 1954-1968. Li doktoriĝis antaŭ la akademio en 1952. Li okupiĝis ekzemple pri la kaŭĉuko. Li ricevis 2 premiojn Kossuth.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • premio Schay fondita en 1992

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.