Géza Semsey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Semsey
Persona informo
Naskonomo Burghoffer Géza
Naskiĝo la  22-an de majo 1894(nun 1894-05-22)
en Hungario Versec (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 1-an de oktobro 1947
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Farkasrét
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

Géza Semsey [ŝemŝei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Semsey Géza estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, higienisto. Lia origina familia nomo estis Burghoffer ĝis mezo de la 1930-aj jaroj.

Géza Burghoffer[1] naskiĝis la 22-an de majo 1894 en Versec (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Vršac en Serbio), li mortis la 1-an de oktobro 1947 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Semsey maturiĝis en gimnazio en Gyöngyös en 1913, poste li studis en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, tial li akiris bestokuracistan diplomon poste en 1921 (en 1932 li doktoriĝis). Post la diplomo li laboris en la ĉefurba buĉejo, ekde 1929 li ankaŭ instruis en la altlernejo. En 1933 li atingis la instruan rangon privata instruisto, en 1941 li estis altrangigita al publika eksterordinara instruisto kaj li estis ankaŭ laboratoriestro pri laktoj. Depost la 2-a mondmilito li laboris en uzino pri vakcinoj de Békéscsaba. Lia edzino naskis 2 gefilojn.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Piaci és laboratóriumi húsvizsgálat (1940)
  • Hushygiene (1941)
  • Piaci (széki) húsvizsgálat (1943)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.