Géza Szőcs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Szőcs
Persona informo
Szőcs Géza
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1953 (1953-08-21)
en Târgu Mureș
Morto 5-an de novembro 2020 (2020-11-05) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per COVID-19 vd
Lingvoj hungararumanagermana vd
Ŝtataneco HungarioRumanio vd
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai vd
Partio Romániai Magyar Demokrata Szövetség vd
Familio
Patro István Szőcs vd
Patrino Ráchel Szőcs vd
Infanoj Petra Szőcs vd
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalistopolitikistoverkisto vd
Laborkampo politikoĵurnalismo • hungara literaturo • Hungarian poetry vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

SZŐCS Géza (soe:ĉ) estis hungara poeto, politikisto naskita en Târgu Mureş la 21-an de aŭgusto 1953, li mortis la 5-an de novembro 2020 en Budapeŝto. Li estas filo de poetino, tradukistino Ráchel Szőcs kaj de verkisto István Szőcs.

Géza Szőcs en 2003

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Szőcs finis la fakon de hungara kaj rusa lingvoj en Universitato Babeş-Bolyai. Inter 1974 kaj 1977 li redaktis la studentgazeton Echinox. Inter 1976 kaj 1981 li estis kunlaboranto de la ĵurnalo Igazság. En 1979-80 laŭ propono de András Sütő unu jaron li estis Herder-stipendiulo en Vieno. En 1981-82 kun Károly Antal Tóth kaj Attila Ara-Kovács li redaktis la samizdato-eldonaĵon Ellenpontok. Pro tio li estis plurfoje arestita. En 1985-86 li estis esploristo de la Instituto pri Literaturhistorio kaj Lingvistiko en Kluĵo. En 1986 li loksidiĝis en Svislando, kaj inter 1986-89 li estis ĵurnalisto en Ĝenevo. En 1989-90 li estis oficgvidanto de Radio Libera Eŭropo de Budapeŝto. Ekde 1989 li estis kunlaboranto de la revuo Magyar Napló. Post 1990 li relokiĝis Kluĵon. En 1990-91 li estis ĉefsekretario de Romániai Magyar Demokrata Szövetség kaj inter 1991-93 li estis ĝia politika vicprezidanto. En 1990-92 li estis senatano en la rumana parlamento, poste inter 1996-98 ano de la prezidantaro de la Magyar Polgári Együttműködés Egyesülete.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Te mentél át a vizen?. Bukarest, Kriterion, 1973.
  • Kilátótorony és környéke. Bukarest, Kriterion, 1977
  • Párbaj, avagy a huszonharmadik hóhullás. Kolozsvár, Dacia, 1979.
  • A szélnek eresztett bábu. Budapest, Magvető Könyvkiadó, 1986
  • Az uniformis látogatása. New York, Hungarian Human Rights Foundation, 1987
  • Kitömött utcák, hegedűk. Köln-Budapest, Literarische Briefe/Irodalmi levelek, 1988
  • A sirálybőr cipő. Budapest, Magvető, 1989
  • Históriák a küszöb alól. Budapest, Szépirodalmi Kiadó, 1990
  • A vendégszerető avagy Szindbád Marienbadban. Budapest, Szépirodalmi Könyvkiadó, 1992
  • A kisbereki böszörmények. Kolozsvár, Erdélyi Híradó, 1995.
  • Ki cserélte el a népet?. Kolozsvár, Erdélyi Híradó, 1996.
  • Passió, Budapest: Magvető Könyvkiadó, 1999
  • Drámák, hangjátékok. Budapest, Kortárs kiadó, 2002
  • A magyar ember és a zombi, Budapest, Kortárs Kiadó 2003. ISBN 9639297828
  • Liberté 1956 Budapest, aDunánál 2006. ISBN 973-7648-07-2
  • Limpopo, Budapest, Magvető 2007. ISBN 963-1425-54-3

Premioj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]