Góra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Góra
germane: Guhrau

Flago

Blazono

Flago Blazono
Góra (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Genitivo de la nomo Góry
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Górowski
Komunumo Komunumo Góra
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 51° 40′ N, 16° 33′ O51.66666666666716.55Koordinatoj: 51° 40′ N, 16° 33′ O
Alto super la marnivelo Proksimume 96 m
Areo 13,66 km²
Loĝantaro 12671 (en 2004)
Loĝdenso 927,6 loĝ./km²
Poŝtkodo 56-200
Telefona antaŭkodo 65
Aŭtokodo DGR
TERYT 5020204014
Estro Tadeusz Wrotkowski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Mickiewicza 1
Retpoŝto de estraro burmistrz@gora.com.pl
Poŝtkodo de estraro 56-200
Telefono de estraro 65 544-36-00
Fakso de estraro 65 543-26-58
Poŝto de estraro gora@gora.com.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Herzberg
(Nederlando) Maasdonk
(Litovio) Trakai
Komunuma retejo http://www.gora.com.pl
v  d  r
Information icon.svg
Kastelo en Góra

Góra (germane: Guhrau) estas urbo en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Góra kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Góra.

La plej proksima flughaveno estas en Vroclavo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de la regiono troviĝas en buleo de papo Adriano la 4-a el la jaro 1155. En 1289 la loko ricevis la Magdeburgan juron, en 1319 ĝi venis en la posedon de la sileziaj Piastoj. En 1336 okazis la unua mencio de la nomo Guhrau. En 1506/1508 la loko ekapartenis al Bohemio. De la 15-a ĝis la 17-a jarcento ĝi estis centro de drapofarado. En la dua duono de la 19-a jarcento Guhrau antaŭ ĉio estis konata kiel urbo de ventmueliloj, ĉar ĝi havis ĉirkaŭ 1840 pli ol 80 da tiaj muelejoj en la urba areo. Ekde la Unua Silezia Milito (1741) ĝis 1945 Guhrau apartenis al Prusio. Post la Dua mondmilito germanaj enloĝantoj devis forlasi la urbon, kiu fariĝis parto de Pollando. De 1946 ĝis 1975 Góra estis la ĉefurbo de distrikto. Ekde 1999 ĝi denove estas sidejo de distrikta administrejo.

Góra kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pro la partnereco kun Herzberg am Harz (Germanio) estas diversaj projektoj por studi Esperanton por faciligi la kontaktojn.

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]