Göbekli Tepe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Göbekli Tepe
telo • arkeologia loko [+]

Supermara alteco760 m [+]
Koordinatoj37° 13′ 23″ N, 38° 55′ 21″ O (mapo)37.22305555555638.9225Koordinatoj: 37° 13′ 23″ N, 38° 55′ 21″ O (mapo)
Areo1,26 km² (126 ha) [+]

Estiĝo10-a jarmilo a.K.E.

Göbekli Tepe (Turkio)
Göbekli Tepe (Turkio)
DEC
Göbekli Tepe
Göbekli Tepe

Map
Göbekli Tepe

Vikimedia Komunejo:  Göbekli Tepe [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Turkio:Situo de Göbekli Tepe

Göbekli Tepe estas arkeologiejo en la sudorienta parto de la nuna Turkio, kie oni elkonstruis la konate plej malnovajn rondajn preĝejojn de la homaro. Laŭ karbonizotopa datado de la arkeologoj, la konstruaĵo aĝas 12.000 jarojn. Ĝin konstruis ĉasista komunumo, setinta en fino de la Vurma Glaciepoko. Laŭ tio oni konstatis, ke tiu socio, organiziĝinta laŭ sakralaj, socialaj rilatoj, antaŭis la agrokultivadan socion. Dum paso de la tempo, ankaŭ tiu ĉi komunumo ekis la agrokultivadon kaj bredadon de dombestoj.

Priskribo de la arkeologiejo, malkovro[redakti | redakti fonton]

La plej granda urbo de la ĉirkaŭo Şanlıurfa estas praa komunumo. Norde de la urbo etendiĝas la sudaj montoj de la montoĉeno tra tuta suda Turkio, kiuj enhavas la fontoareon de la gravaj riveroj Tigriso kaj Eŭfrato kaj kies unu molarkan parton nomas la lokanoj Göbekli Tepe („Ŝvelventra monto”). Göbekli Tepe situas 12 km oriente-nordoriente de Şanlıurfa.

La arkeologoj de la Ĉikaga Universitato jam vizitis la lokon en la 1960-aj jaroj, sed ne taksis grava la ĉirkaŭon kaj Göbekli Tepe: laŭ ilia supozo, tie estis militista gardejo dum la bizanca epoko. Laŭ ili, la loke trovitaj rompitaj kalkŝtonaj blokoj estis rompaĵoj el tomboŝtonoj.

Klaus Schmidt, kunlaboranto de la Germana Arkeologia Instituto (germana mallongigo DAI) vizitis en aŭtuno de 1994 la sudorientan parton de Turkio, serĉante arkeologiejojn por elfosado. Li legis la priskribon de la ĉikagaj arkeologoj kaj decidis mem spekti je Göbekli Tepe. Atinginte la montopinton, baldaŭ li ekvidis amason da splitaĵoj de tajlitaj ŝtoniloj. Tuj evidentiĝis por li, ke antaŭ jarmiloj multaj homoj agadis en tiu areo kaj la kalkŝtonaj blokoj ne estas el la bizanca epoko sed memoraĵoj el pli frua epoko.

Schmidt kaj kunlaborantoj de la Germana Arkeologia Instituo eklaboris en 1995 per apogo de la urba muzeo de Şanlıurfa por malkovri Göbekli Tepe. Ili tuj trovis jam kelkcentimetrojn sub la surfaco detale ellaboritajn ŝtonojn, ŝtoncirklon formitan el starantaj kolonoj. Schmidt kaj liaj kolegoj – kun helpo de jare alvenantaj junaj germanaj kaj turkaj arkeologoj, lokaj laboristoj – elfosis ankaŭ restaĵojn de dua ŝtoncirklo, poste la tria kaj pli poste pliajn. (Laŭ geomagnetaj esploroj el 2003, minimume 20 ŝtoncirkloj kaŝiĝas en la tero.) La ŝtonkolonoj estas gigantaj, la plej grandaj longas 5,5m kaj pezas 15 tunojn. La reliefoj sur ili montras bestojn, sed ĉiam en alia stilo: kelkaj estas detalaj, aliaj nur skizaj. Ilia signifo estas simbola.

La elfosado kaj la arkeologiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ŝtonkolono kun bestoj

Oni trovis tajlitajn ŝtonilojn, novŝton-epokajn tranĉilojn, haktranĉilojn, ĵetarmilojn. La kontsrumaterialo estis tir-portata el la najbaraj valoj.

La ŝtoncirkloj de Göbekli Tepe estas simplaj: ilin formas grandaj kolonoj aŭ T-formaj kalkŝtonaj blokoj. La ŝtonpilieroj estas okulfrape plataj, ilia diko estas kvin-ono kompare al ties larĝo. Ili etendiĝis krurodistance unu de la alia kun inter ili malalta ŝtonmuro. En mezo de ĉiu cirklo (ringo) staras du relative pli altaj kolonoj en malprofunda elfosaĵo.

Laŭ la arkeologo Schmidt, la T-formaj kolonoj estis stiligitaj homoj. Ili havas skulptitajn brakojn, iliaj manoj etendiĝas al ventro kovrita per zontuko. Ĉiu stiligita homo rigardas al la mezo, kie eble okazis komunuma, rita kunsido aŭ dancado.

De tempo al tempo (post kelkdeko da jaroj) oni enterigis ĉiun cirklon kaj konstruis pli novan, pli malgrandan. Tio okazis dum jarcentoj, la cirkloj estis pli kaj pli malgrandaj, kun ne tiom detalaj stiligoj. Ĉ. 8200 a.K., oni forlasis la lokon.

Mankantaj signoj de konstanta loĝado[redakti | redakti fonton]

Oni ne trovis spurojn de loĝata komunumo en Göbekli Tepe, kvankam por skulpti, transporti la kolonojn oni bezonis multajn homojn.

La plej proksima rojo (trinkakvo) troviĝas je 5 km, oni ne trovis murojn de loĝejoj, signojn de fajrejo, sed trovis ostojn de diversaj konsumitaj bestoj. Ĉio aludas je tio, ke Göbekli Tepe funkciis nur kiel kultejo, ritejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Schmidt: Sie bauten die ersten Tempel. Das rätselhafte Heiligtum der Steinzeitjäger. - München 2006. - ISBN 3-406-53500-3
  • Klaus Schmidt: Göbekli Tepe, Southeastern Turkey. A preliminary Report on the 1995–1999
  • Peters, J., Schmidt, K. (2004): Animals in the symbolic world of Pre-Pottery Neolithic Göbekli Tepe, south-eastern Turkey: a preliminary assessment. Anthropozoologica 39/1, 179–218. old.
Elfosejo de Göbekli Tepe.