Gödre
Etoso
Gödre, germane Gödring aŭ Kedri,kroate Đudra estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sásd.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 40 6 km²
- Loĝantaro: 930
- Poŝtkodo: 7386
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°17′13″N 17°58'24″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Gödre situas en valo sur deklivoj, laŭ ĉefvojo Pécs-Kaposvár.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Antaŭ la hungaroj romianoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1472 laŭ tiama ortografio "Gödri". Germanoj refondis la komunumon en 1745. Gödre en 1954 unuiĝis kun Kiskeresztúrral (germane: Kreuzdörfel) sub nomo Gödrekeresztúr, poste en 1969 ĝi unuiĝis kun Gödreszentmárton kaj la triopa vilaĝo iĝis Gödre. La germanoj estas 12 %.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Kruco de 1855 en vilaĝparto Gödreszentmárton
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al (Granda) Dipatrino de 1773 en vilaĝparto Gödrekeresztúr
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Gödre naskiĝis arkitekto József Lamping.