Göppingen
| Göppingen | ||||||
|
| ||||||
| urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
| Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | |||||
| Distrikto | Distrikto Göppingen | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 07161, 07165, 07163 | |||||
| Poŝtkodo | 73001–73037 | |||||
| Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7320 | |||||
| Aŭtomobila kodo | GP | |||||
| Oficiala Municipokodo | 08117026 | |||||
| Subdivido | Urbocentro (Kernstadt) kaj 7 urbopartoj (Stadtbezirke) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Guido Till | |||||
| Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
| Partio de komunumestro | SPD | |||||
| Adreso de la administrejo | Hauptstraße 1 73033 Göppingen | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 58937 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2024)] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 48° 42′ N, 9° 39′ O (mapo)48.70259.6527777777778Koordinatoj: 48° 42′ N, 9° 39′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 323 m | |||||
| Areo | 59,22 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.goeppingen.de/ | |||||
Göppingen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Göppingen kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 58 937 loĝantojn sur areo de 59,21 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 1 002 loĝantoj/km².

Göppingen situas proksimume 40 kilometroj oriente de Stuttgart.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Göppingen situas proksime al la ŝvabaj alpoj kaj en la meza valo de la rivero Fils.

Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La sekvaj urboj kaj komunumoj havas limon kun Göppingen: Ottenbach, Eislingen (Fils), Süßen, Schlat, Eschenbach (Württemberg), Heiningen (distrikto Göppingen), Dürnau, Bad Boll, Zell unter Aichelberg, Hattenhofen, Uhingen, Wangen, Rechberghausen, Birenbach kaj Wäschenbeuren (ĉiuj apartenas al la komunumo Göppingen). Krome limon kun Göppingen havas Schwäbisch Gmünd (distrikto Ostalb).
Urba disdivido
[redakti | redakti fonton]La urbo Göppingen konsistas el la centra urbo kaj sep urbopartoj kiuj iam estis sendependaj komunumoj: Barenbach, Bezgenriet, Faurndau, Hohenstaufen, Holzheim, Jebenhausen kaj Maitis. Monte super la urboparto Hohenstaufen situas la samnoma burgo Hohenstaufen, el kiu fontas la nobela dinastio de Ŝtaŭfoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la valo de la Fils en la regiono de Göppingen oni setlis plej malfrue en la mezolitiko. Unuafoje oni mencias en kroniko de la 16-a jarcento. Laŭ tiu kroniko en la jaro 1110 Konrad von Württemberg lasis Göppingen al la monaĥejo Blaubeuren.
Plej verŝajne en la 12-a jarcento Göppingen evoluis kaj fariĝis urbo.
Kazerno
[redakti | redakti fonton]En 1930, flughaveno estis konstruita norde de Göppingen. Tio estis transprenita de la Luftwaffe, la nazia aerarmeo, en 1935 kaj oficiale iĝis kazerno. De 1945 ĝis 1949, forlokigitoj kaj rifuĝintoj estis loĝigitaj en la konstruaĵoj. En 1949, ĝi estis renomita Cooke Barracks kaj iĝis kazerno de la usona terarmeo. La konstruaĵoj estis donitaj al la germana registaro en 1992. La barakoj denove estis uzataj por loĝigi rifuĝintojn por iom da tempo, poste iĝis normalaj civitanaj loĝejoj.
Famulo
[redakti | redakti fonton]- Klosterneuburg, urbo de la interpopola kompreniĝo, Aŭstrio


Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||



