Görbeháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Görbeháza (gorbehAza) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Polgár. La nomo signifas kurba-domo, tio estis malnova gastejo (apud Hortobágy) havanta L-formon.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Debrecen-Miskolc, laŭ aŭtoŝoseo M3 Budapeŝto-Transilvanio, Polgár estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio la loko estis ekstera parto de Polgár. Oni fondis setlejon en 1924 kaj ĝi ekhavis la rangojn vilaĝo en 1939, fine grandvilaĝo en 1945.

La vilaĝo famas pri multe da cikonioj. Ĝemelkomunumo estas Magyarvista, Rumanio.

Vilaĝservoj estas lernejo, kulturdomo, biblioteko, interretejo, kuracejo, familihelpa servo, preĝejo.