Gösta Knutsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gösta Knutsson
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1908 (1908-10-12)
en Stokholmo
Morto 4-an de aprilo 1973 (1973-04-04) (64-jaraĝa)
en Upsalo
Tombo malnova tombejo de Upsalo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Profesio
Okupo tradukistoverkistoĵurnalisto • kartunisto • verkisto de porinfana literaturo • radio-prezentisto vd
Aktiva dum 1939–1972 vd
Verkado
Verkoj Q10594192 ❦
Peter-No-Tail vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Knutsson en 1964

Gösta KNUTSSON (naskiĝinta la 12-an de oktobro 1908 en Stokholmo, mortinta la 4-an de aprilo 1973 en Uppsala) estis radimoderigisto, verkisto porinfana kaj tradukisto sveda.

Li estas konata speciale kreanto kaj skribanto de Pelle Svanslös. Lia alia figuro estas ekzemple Nalle Lufs. Knutsson ankaŭ tradukis porinfanan literaturon al la sveda. Asteroido 8534 Knutsson estas nomita por Knutsson kaj aliaj asteroidoj por liaj katfiguroj en Pelle-Svanslös-libroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj ĉe la Universitato de Uppsala li magistriĝis pri filozofio en 1931. Inter 1936 kaj 1938 li estris sindikaton altlernejan kaj kunredaktis la periodaĵon "Ergo" inter 1940 kaj 1942. Li programestris por la loka sekcio de la ŝtata radifonio Sveriges Radio je Uppsala inter 1936 kaj 1969 kaj evoluigis tre frue la formon de radiaj kvizoj.

Lia plej konata kreitaĵo verkistece estis la kato "Pelle Svanslös" kiu unuafoje aperis en radifonia elsendo en 1937 kaj iĝis ĉefa rolludanto en 12 romanoj por infanoj kiuj publikigitis ekde 1939. Laŭ verkista konfeso Pelle ankaŭ parte memportretigas la aŭtoron kaj la personoj ĉirkaŭkataj similas (karikature) ulojn el la vivo de Knutsson. Ekzemple lia edzino Erna modelis por Maja Gräddnos, la koramikino de Pelle.

Knutsson vere nomiĝis familinome Johansson. Knutson ŝuldiĝas al la antaŭnomo de la patro (Knut).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1939 : Pelle Svanslös på äventyr
  • 1940 : Pelle Svanslös på nya äventyr
  • 1941 : Pelle Svanslös i Amerika
  • 1942 : Pelle Svanslös klarar sig
  • 1943 : Hur ska det gå för Pelle Svanslös
  • 1944 : Pelle Svanslös och taxen Max
  • 1945 : Pelle Svanslös i skolan
  • 1946 : Heja Pelle Svanslös
  • 1947 : Pelle Svanslös och Maja Gräddnos
  • 1948 : Trillingarna Svanslös
  • 1949 : Kvällen är räddad
  • 1949 : Nalle Lufs
  • 1950 : Nalle Lufs i farten
  • 1951 : Alla tiders Pelle Svanslös
  • 1952 : Nalle Lufs och Skrutten
  • 1953 : Tuff och Tuss på äventyr
  • 1954 : Tuff och Tuss på vift
  • 1957 : Pelle Svanslös och julklappstjuvarna
  • 1958 : Pigge Lunk
  • 1969 : Kung Kul
  • 1971 : Nicke med luggen
  • 1972 : Pelle Svanslös ger sig inte

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]