Götz Kubitschek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Götz Kubitschek
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1970 (1970-08-17) (53-jaraĝa)
en Ravensburg
Lingvoj germana
Loĝloko Schnellroda
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Spohn-Gymnasium Ravensburg • Universitato de HanovroUniversitato de Hajdelbergo
Familio
Edz(in)o Ellen Kositza
Okupo
Okupo eldonisto • publikigisto • politika aktivisto
vdr

Götz KUBITSCHEK (naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1970 en Ravensburg) estas germana publicisto, eldonisto kaj politika aktivisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kutischek trapasis la abiturientan ekzamenon en 1990 kaj studis post la armeservo inter 1992 kaj 1999 en Hanovro kaj Heidelberg germanistikon, geografion kaj filozofion por instruado en gimnazio. La magistriĝlaboron li verkis pri la eseisto kultura Friedrich Georg Jünger. Poste li apartenis al la ĵurnalistaro de la semajngazeto Junge Freiheit kaj kunfondis la pensfabrikon novdekstrisman Institut für Staatspolitik (IfS).

Ekde 2002 li estas afergivdanto de la eldonejo Antaios (antaŭa nomo ĝis 2012: Edition Antaios) kies sidejo estas en Steigra-Schnellroda. Ekde 2003 li krome responsas pri la eldonado de la gazeto Sezession kaj prizorgas la poste estiĝintan samnoman blogon. Li ankaŭ estigis diversajn politikajn kampanjojn kiel ekz. Konservativ-subversive Aktion (KSA) aŭ Ein Prozent für unser Land. Ŝajne li ankaŭ akompanis la evoluon de la idearo de la Identiteca movado (Identitarian Movement) en Germanlando. En la jaro 2015 li ofte prelegis ĉe la manifestaciemuloj de PEGIDA en Saksio. Ekster tio li ankaŭ estas en bonaj rilatoj kun anoj de la partio Alternativo por Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]