Günter Eich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La germana verkisto Günter EICH [ginte ajĥ] naskiĝis la 1-an de februaro 1907 en Lebus/Oder kaj mortis la 20-an de decembro 1972 apud Salzburg, Aŭstrio.

Studinte ĉinologion kaj juron en Berlino kaj Parizo li ekde 1932 laboris kiel libera verkisto. Post la Dua mondmilito li fariĝis membro de la PEN-Klubo kaj li estis unu el la fondintoj de la Gruppe 47. Ekde 1953 li estis la edzo de la aŭstra verkistino Ilse Aichinger.

La verkaro de Günter Eich konsistas ĉefe el poemoj kaj radiodramoj. Li gajnis plurajn literaturpremiojn, inter alie la renoman Georg-Büchner-Preis en 1959.

Tri fojon oni aljuĝis Günter-Eich-premion en la kadro de la raŭrisaj literaturtagoj.

Famaj verkoj

  • Abgelegene Gehöfte (poemoj, 1948)
  • Botschaften des Regens (poemoj, 1955)
  • Stimmen (kolekto de radiodramoj, 1958)
  • Zu den Akten (poemoj, 1964)
  • Anlässe und Steingärten (poemoj, 1966)
  • Maulwürfe (prozo, 1968)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.dhm.de/lemo/html/biografien/EichGuenter greke http://www.litlinks.it/e/eich_g.htm