Günter Kunert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Günter KUNERT)
Günter Kunert
Persona informo
Günter Kunert
Naskiĝo 6-an de marto 1929 (1929-03-06)
en Berlino
Morto 21-an de septembro 2019 (2019-09-21) (90-jaraĝa)
en Kaisborstel
Mortis per pneŭmonito vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Partio Socialista Unueca Partio de Germanio vd
Subskribo Günter Kunert
Profesio
Okupo verkistoscenaristo • poeto • aktoro • vidartisto vd
Laborkampo germanlingva literaturovidigaj artoj vd
Verkado
Verkoj Wahrzeichen oder Momentaufnahme aus Amerika ❦
Q72452290 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Günter KUNERT (naskiĝis la 6-an de marto, 1929 kaj mortis la 21-a de septembro 2019) estis germana verkisto.

Kunert naskiĝis en Berlino. Li studis grafik-arton, sed ĉesigis tiun ĉi karieron, por dediĉi sin al la verkado. En la jaro 1948 li fariĝis ano de la SED, la gvida partio de GDR. Li konatiĝis kun Bertolt Brecht kaj Johannes R. Becher, kiuj influis lian fruan verkaron. En 1950 aperis lia unua poemaro: Wegschilder und Mauerinschriften.

En la jaro 1976 Günter Kunert publike kritikis la sintenon de sia partio al la sistemkritikanto Wolf Biermann, sekve li perdis sian anecon al la SED. En 1979 li elmigris al FRG.

La verkaro de Kunert konsistas ĉefe el poemoj, krome el rakontoj, televidaj dramoj, radiodramoj, filmscenaroj, infanlibroj kaj eseoj.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Wegschilder und Mauerinschriften (poemoj, 1950)
  • Unter diesem Himmel (peomoj, 1955)
  • Der ungebetene Gast (poemoj, 1965)
  • Verkündigung des Wetters (poemoj, 1966)
  • Im Namen der Hüte (romano, 1967)
  • Die Beerdigung findet in aller Stille statt (rakontoj, 1968)
  • Offener Ausgang (poemoj, 1972)
  • Tagträume in Berlin und andernorts (rakontoj, 1972)
  • Das kleine Aber (poemoj, 1975)
  • Camera obscura (prozaĵo, 1978)
  • Ein englisches Tagebuch (taglibro, 1978)
  • Camera obscura (prozaĵoj, 1978)
  • Abtötungsverfahren (poemoj, 1980)
  • Stilleben (poemoj, 1983)
  • Zurück ins Paradies (rakontoj, 1984)
  • Berlin beizeiten (poemoj, 1987)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]