Głębokie-Pilchowo
| Głębokie-Pilchowo | |
| germane: Glambeck kaj Polchow | |
| setlejo | |
Strato Jaworowa
| |
| kvartalo | |
|---|---|
| Oficiala nomo: Głębokie-Pilchowo | |
| Lando | |
| Regiono | Okcidentpomeria Provinco |
| Distrikto | Zachód |
| Parto de | Szczecin |
| Tipo de parto | Setlejo |
| Situo | Głębokie-Pilchowo |
| - koordinatoj | 53° 28′ 44.80″ N 14° 28′ 52.86″ O / 53.4791111 °N, 14.4813500 °O (mapo) |
| Loĝantaro | 1 234 (26.04.2015) |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Retpaĝo: glebokie.szczecin.pl | |
Głębokie-Pilchowo - ĝis 1945 germane Glambeck kaj Polchow - estas setlejo de la urbo Szczecin en Pollando. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin. Głębokie-Pilchowo estas lokita en la kvartalo Zachód ("Okcidento"). Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 36-an lokon en la urbo kaj la 9-an lokon en la kvartalo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 1234 loĝantojn[1].
Ĝi najbaras al la urbaj setlejoj Osów (oriente), Krzekowo-Bezrzecze kaj Arkońskie-Niemierzyn (sude).
La teritorio de la setlejo konsistas el la urba partoj Głębokie (do historie Glambeck) kaj Pilchowo (Polchow). La setlejo estas konektita kun sudaj partoj de Szczecin kun la tramlinioj 1 kaj 9. Setlejo Głębokie apartenis al Szczecin ekde la jaro 1939, dum Pilchowo ekde la jaro 1945.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ bip.um.szczecin.pl. Arkivita el la originalo je 2016-01-14. Alirita 2015-07-19 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||




