Gŭangŝjio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gŭangŝio)
Saltu al: navigado, serĉo
Gŭangŝjio
Ĉine : 广西壮族自治区
Guǎnĝī Zhuàngzú Zìzhìqū
Ĝŭanga lingvo : Gvangjsih Boŭcuengh Swcigih
Mallongigo: 桂 (Guì)
Ĉinio kun Gŭangŝjio montrata
Signifo de nomo 广 Guǎng - larĝa
西 xī - okcidenta
Administra speco Aŭtonoma Regiono
Ĉefurbo
(kaj plejgranda urbo)
Naningo
Provincestro Peng Qinghua (彭清华)
Areo 236 700 km²
 - Latitudo 20° 54' N al 26° 24' N
 - Longitudo 104° 26' E al 112° 04' E
Loĝantaro (2010)
 - Ĉirkaŭ 46 026 629
 - Loĝdenso 207/km²
Ekonomio (2010)
 -  MEP CNY 1171.4 miliardoj
 -  MEP po kapo CNY 20 219
HDI 0,776 (meza) (2008)
Etnoj Hanoj - 62%
Ĝŭangoj - 32%
Jaŭoj - 3%
Mjaŭoj - 1%
Dungoj - 0,7%
Ĝingoj - 0,6%
Golaŭoj - 0,4%
ISO 3166-2 CN-45
Oficiala retejo
http://www.ĝzf.gov.cn ĉine
v  d  r
Information icon.svg

Gŭangŝjio[1] (ĉina lingvo: 广西, pinjine: Guǎngxī) estas aŭtonoma regiono en Ĉinio, kiu situas en sudo de la ĉina ĉeftero kaj sudokcidento de ĝia ĉemara regiono. Ĝi areas entute 236 700 kvadratajn kilometrojn, kiuj konsistigas 2,5% de la ĉina teritorio. Ĝia areo estas la 9-a inter la ĉinaj provinc-nivelaj regionoj.

Naturaj riĉfontoj[redakti | redakti fonton]

Akva riĉfonto[redakti | redakti fonton]

Rivero Lijiang
Gŭangŝjio
Gŭangŝjio
Kaverno Flautcan en Gŭangŝjio

En Gŭangŝjio estas multe da riveroj. Laŭ statistiko tie la akvokvanto fluanta sur la tero estas 188 miliardoj da kubaj metroj, kiuj konsistigas 6,9% de tiu de Ĉinio, per kiu ĝi okupas la kvaran lokon de la lando.

La riveroj en Gŭangŝjio apartenas al la basenoj de la Perlo-rivero, Yangzi-rivero kaj sendependaj riveroj. La Perlo-rivera sistemo estas la plej grava en Gŭangŝjio, kies baseno konsistigas 85,5% de la areo de la regiono.

En Gŭangŝjio la akva riĉfonto estas abunda. Laŭ rezonado la tiea akvoenergio estas 21,33 milionoj da kW, el kiuj 17,51 milionoj estas ekspluateblaj. Ĝis 1999 en Gŭangŝjio la hidroelektra generatorara kapacito estis 6,1056 milionoj da kW kaj la jara elektroprodukto estis 24,73 miliardoj da kWh.

Minaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gŭangŝjio estas abunda je mineralaj riĉfontoj, el kiuj estas tre famaj la neferaj minaĵoj, kaj per tio ĝi estas nomata "regiono de neferaj metaloj". Ĝi estas unu el la 10 gravaj lokoj de neferaj metaloj de Ĉinio. Oni jam konstatis la rezervokvantojn de 96 specoj de minaĵoj, kiuj troviĝas en 1067 lokoj. La rezervokvanto de 53 minaĵoj estas inter la unuaj 10 lokoj de nia lando. La rezervokvanto de mangano, stano, arseno kaj aliaj 11 minaĵoj okupas la unuan lokon de la lando. La rezervokvanto de mangano kaj stano konsistigas trionon de tiu de la lando. La rezervokvanto de vanado, tungsteno, antimono, arĝento, aluminio, talko, barito kaj aliaj 18 specoj da minaĵoj okupas la 2-a - 6-an lokon de tiu de nia lando.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Gŭangŝjio estas grava loko de turismo. Tie estas majestaj arbaroj de montopintoj, ĉarmaj karstaj kavernoj, klaraj riveroj kaj lagoj, animskuaj akvofaloj, sanigaj fontoj malvarmaj, varmaj kaj mezvarmaj, belaj ĉemaraj pejzaĝoj, senlimaj ĉemaraj arbaraj parkoj, multaj specoj de animaloj kaj vegetaloj, historiaj objektoj, diversnaciaj moroj, religiaj temploj kaj belaj pejzaĝoj en la hejmo de ĉinaj elmigrintoj.

Gŭangŝjio havas 3 ŝtatnivelajn turismajn lokojn, 6 ŝtatnivelajn rezervejojn kaj 30 vidindajn lokojn de la regiona nivelo.

Maraj riĉfontoj[redakti | redakti fonton]

Gŭangŝjio rigardas al Bakbo-Golfo en la sudo. Ĝia senlima maro estas tre utila al maraj fiŝado, kemio, energio kaj turismo.

Subtropikaj sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj[redakti | redakti fonton]

Gŭangŝjio estas abunda je sovaĝaj bestoj: Tie oni jam trovis 929 specojn da sovaĝaj vertebruloj, kiuj konsistigas 43.3% de tiu de Ĉinio. Tie estas blankkapa presbito kaj aliaj 25 specioj da unuaklasaj bestoj protektataj de la ŝtato, kiuj konsistigas 26.8% de la protektataj specoj de la lando; makako kaj aliaj 123 specoj da duaklasaj protektataj bestoj, kiuj konsistigas 51% de tiuj de la lando. La blankkapaj presbitoj, orkapaj kaj fajrovostaj ortotomoj (Orthotomus), kaj aliaj 15 specoj da specialaj sovaĝaj bestoj vivas ekskluzive en Guangxxi.

Ankaŭ specoj de la tieaj sovaĝaj vegetaloj estas inter la unuaj lokoj de la lando. Tie jam malkovriĝis 8354 specoj da sovaĝaj vegetaloj, kiuj okupas la trian lokon de la lando. Tie kreskas ankaŭ 122 specoj da vegetaloj pereontaj kaj protektataj de la ŝtato, kiuj konsistigas 31.6% de tiuj de la tuta lando kaj okupas la duan lokon de Ĉinio.

Fruktoj[redakti | redakti fonton]

En Ĉinio estas 58 familioj kun 670 specoj da fruktarboj, el kiuj 110 specioj sub 43 familioj kreskas en Gŭangŝjio, kaj la tropikaj kaj subtropikaj fruktoj konsistigas 80%. Gŭangŝjio estas unu el la ĉefaj produktejoj de tropikaj kaj subtropikaj fruktoj en Ĉinio. La produktokvanto de pampelmuso de Shatian okupas la unuan lokon de Ĉinio, tiu de banano kaj ananaso okupas la duan lokon de la lando, kaj tiu de oranĝo, liĉio kaj longano -- la trian lokon respektive.

Arbaroj[redakti | redakti fonton]

En 1999 en Gŭangŝjio kreskas 10.606 milionoj da hektaroj da arbaroj, kiuj kovras 39.26% de la areo de la tuta regiono. Tie kreskas pli ol 8 mil specoj da arboj, kiuj okupas la trian lokon de Ĉinio.

Medio[redakti | redakti fonton]

En 1999 la mediprotektado rikoltis grandan sukceson en la Guangxxi-a Ghuhang-nacia Aŭtonoma Regiono. La 12 poluaĵoj ellasitaj de industriaj entreprenoj estas bremsitaj sub la normo de la ŝtato. La media kvalito de Nanning, Guilin kaj Beihai jam atingis la ŝtatan normon. La aera kvalito de gravaj urboj atingis la 2-an gradon aŭ eĉ pli bonan kaj la akvo de 80% de la riveroj estas klara aŭ kompare klara.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • Loĝantoj: 47,13 milionoj en la fino de 1999
  • Loĝantara kresko: 0,943% en 1997
  • Nacioj: Gŭangŝjio estas regiono, kie loĝas multaj etnaj malplimultoj. Tie de generacio al generacio vivas ĝŭangoj, hanoj, jaŭoj, mjaoj, dongoj, mulaŭoj, maŭnanoj, hujoj, ĝinoj, jioj, ŝujoj kaj gelaŭoj. Krome tie vivas ankaŭ membroj de 25 aliaj nacimalplimultoj. Laŭ statistiko en 1999 en Gŭangŝjio vivis 47,13 milionoj da loĝantoj, el kiuj 17,956 milionoj estis nacimalplimultaj, kiuj konsistigis 38,1% de tiu de la regiono. Gŭangŝjio estas nacimalplimulta regiono, kie vivas plej multe da nacimalplimultanoj. Tie la ĝŭangoj (15,38 milionoj) konsistigas 32,6% de la loĝantoj de la tuta regiono. En Ĉinio 95% de gŭangoj vivas en Gŭangŝjio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

En 1998 ĝia enlanda totala produktovaloro estis 190.34 miliardoj da juanoj, kiuj estas 5.91-obla, kiom tiu en 1978. La averaĝa jara kresko estis 9.3%. En 1991 - 1995 la ekonomio disvolviĝis rapide, tiam la jara enlanda totala produktovaloro kreskis je 15.1%, kiu estis evidente alta ol la meznombra kresko de la lando siatempe.

  • Enlanda totala produktovaloro: 200.168 miliardoj da juanoj (en 1999)
  • Kresko: 8.3% (en 1999)
  • Pokapa produktovaloro:4 247 juanoj (en 1999)
  • Financa enspezo: 17.53 miliardoj da juanoj (en 1999)

Ekstera komerco[redakti | redakti fonton]

En 1998 la import- kaj eksporta valoro estis 2.984 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj 2.418 miliardoj estis eksportaj kaj per tio ĝi kreis rekordon en la historio. En 1999 la totala import- kaj eksporta valoro estis 1.753 miliardoj da usonaj dolaroj.

Fremda investo[redakti | redakti fonton]

Gŭangŝjio altiris al si investantojn el 100 landoj kaj regionoj ĝis la fino de 1998, kiam la gŭangŝia registaro aprobis 8802 projektojn, investitajn de eksterlandanoj kaj oni fakte uzis 8.003 miliardojn da usonaj dolaroj. En 1999 la loka registaro sankciis 223 projektojn kaj oni fakte uzis 921 milionojn da usonaj dolaroj.

Alilandaj registaroj kaj popolaj organizoj donis al Gŭangŝjio pli kaj pli da helpo. La helpitaj projektoj estas ĉefe en Hechi, Baise kaj Liuzhou koncerne sintezan agrikulturan ekspluaton, sanprotektadon de virinoj kaj infanoj, trinkakvon, edukon en element- kaj mezlernejoj kaj filantropion por handikapitoj.

Ĉefaj industrioj[redakti | redakti fonton]

hidroelektra, sukerfara, nefera, konstrumateriala kaj maŝinfabrika kun aŭtofarado kiel la ĉefa.

Telekomuniko[redakti | redakti fonton]

Telefonoj: En 1993 Gŭangŝjio realigis telefonian programregadon en ĉiuj gubernioj kaj urboj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

3120 km. (fine de 1999)

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

En Gŭangŝjio la ŝoseoj aspektas kiel araneaĵo, kiu etendiĝas al ĉiuj lokoj. Fine de 1999 la ŝoseoj longis 51378 km. Tie ĉiuj urboj estas ligitaj per 2-aklasaj kaj plibonaj ŝoseoj, dum la guberniaj urboj -- per asfaltitaj vojoj kaj distriktoj -- per ordinaraj ŝoseoj.

Akvovojoj[redakti | redakti fonton]

Gŭangŝjio estas la unika ĉemara nacimalplimulta aŭtonoma regiono de Ĉinio. Ĝia ĉeftera marbordo longis 1595 km kaj la insula marbordo 605 km. Gŭangŝjio havas 21 havenojn kun 18 dokoj taŭgaj por ankriĝo de pli-ol-10-mil-tonelaj ŝipoj. La jara en- kaj el-ŝipiga kvanto de Fangĉenggang, Beihai kaj Qinzhou estas 12,56 milionoj da tunoj.

Aviado[redakti | redakti fonton]

En 1998 funkciis en Gŭangŝjio 5 flughavenoj, 109 aerlinioj el 44800 km entreprenataj de 23 aviadaj kompanioj.

Projektoj bezonantaj fremdan investon[redakti | redakti fonton]

Fundamentaj instalaĵoj, bazaj industrioj, industrioj kun alta teknologio, bazoj por eksportaĵoj, sinteza ekspluato de agrikulturaj produktaĵoj kaj teknologia reformado de ŝtataj entreprenoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]